Varianta akordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Varianta akordo, varianta sono aŭ mallonge variaĵo estas termino el la muzikteorio, kiu signifas parencan interrilaton de du akordoj. Parenceco de du variantaj sonoj konsistas en tio, ke ili havas la saman bazotonon, sed la malan tonalan genron. Ekzemple la c-minora trisono estas variaĵo de la C-maĵora trisono kaj inverse.

Sama parenco-interrilato ankaŭ ekzistas inter tonalo. Vidu pri tio varianta tonalo

Oni ne intermiksu la variantan parencecon kun la paralelo-parenceco de du akordoj resp. tonaloj.