Varicelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infano kiu suferas je varioleto.

Varioleto estas virusa malsano, ordinara ĉe geinfanoj. Ĝiaj simptomoj estas febro kaj jukaj ulceroj sur la haŭto. Ĝi malofte mortminacas; la plejparto da varioleto-rilataj mortoj efektive estas pro varioleta pneŭmonio, kiu pli ofte okazas en virinoj naskontaj. Varioleto havas kovtempon de du semajnoj, kaj estas tre kontaĝa tra aero, du tagojn antaŭ la simptomoj. Tial varioleto rapide disvastiĝas tra lernejoj kaj aliaj ejoj de kontakto proksima. La malsano pli gravas kiam plenkreskulo akiras ĝin, do gepatroj iam intence infektigas iliajn gefilojn kiam ankoraŭ ili estas geinfanoj.

Varicelo (varicella) estas kontaĝa sed benigna (negrava) infekta malsano, karakterizita per erupcio de vezikoj, kiuj ofte postlasas cikatrojn.

  • malsaniganto: viruso Varicela zoster-viruso (tipo de herpetoviruso)
  • disvastiĝo: guta
  • inkubacio: 2 semajnoj
  • simptomo: etaj blazoj diskorpe, malalta febro. La vezikoj plej oftas sur la dorso.

Ŝablono:LigoElstara