Kasteloj de Golop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vay-kastelo)
Kasteloj de Golop
Kastelo
Ambaŭ kasteloj en Golop, la nova kaj la malnova
Ambaŭ kasteloj en Golop, la nova kaj la malnova
Ambaŭ kasteloj en Golop, la nova kaj la malnova
kastelo [+]
Koordinatoj47° 59′ 51″ N, 22° 9′ 57″ O (mapo)47.997533522.1657316Koordinatoj: 47° 59′ 51″ N, 22° 9′ 57″ O (mapo)

Konsekro1592

Kasteloj de Golop (Hungario)
Kasteloj de Golop (Hungario)
DEC
Kasteloj de Golop
Kasteloj de Golop

Map
Kasteloj de Golop
Vikimedia Komunejo:  Vay mansions in Golop [+]
vdr

La Kasteloj de Golop aŭ konataj pri la iama posedanto Kasteloj de Vay estas 2 kasteloj unu apud la alia, ankaŭ historiaj monumentoj en Hungario en vilaĝo Golop (Hungario).

La malnova kastelo[redakti | redakti fonton]

La malnova, tiam renesanca, etaĝa burgo estis konstruita por defendaj celoj ĉirkaŭ en 1592. Ĝi aspektis kiel briko, sed ĉe unu el la diagonala angulo estis po unuj reliefantaj bastionoj kaj estis ĉirkaŭita kun remparo kaj muro. Dum la kontraŭturkaj bataloj la kastelo kelfoje estis bruldetruita, sed poste rekonstruita. La kastelo restis privata posedaĵo ĝis 1945. En la 1980-aj jaroj unue arkeologoj esploris la konstruaĵon, poste ĝi estis iomete renovigita. Post denova renovigo la kastelo estas gastejo (hoteleto).


La nova kastelo[redakti | redakti fonton]

La nova (klasikisma) kastelo estis konstruita proksime de la malnova konstruaĵo en la frua 19-a jarcento. Tiu kastelo konsistas el 3 konstruaĵpartoj, kiujn mallarĝaj konstruaĵpartoj interligas. Iam estis granda parko kun pluraj servaj domoj, sed ili jam grandparte malaperis. Post la finkonstruo la barona familio Vay translokiĝis en la novan kastelon. Nuntempe en tiu kastelo funkcias la bazlernejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]