Vendays-Montalivet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendays-Montalivet
Montalivet
Montalivet
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Lesparre-Médoc
Kantono Lesparre-Médoc
Komunumaro Communauté de communes de la Pointe du Médoc
Urbestro Michel Bibey (2008–2014)
Insee-kodo 33540
Poŝtkodo 33930
Demografio
Loĝantaro 2 384 (2010)
Loĝdenso 23,5 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 21′ N, 1° 4′ U (mapo)45.35611-1.06056Koordinatoj: 45° 21′ N, 1° 4′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 57 m
Areo 101,46 km2
Situo
Vendays-Montalivet (Francio)
Vendays-Montalivet (Francio)
DEC
Map
vdr

Vendays-Montalivet [vɑ̃dɛ mɔ̃talive] estas franca komunumo en la departemento Gironde, en la regiono Akvitanio. Ĝi havis 2 384 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Geografio

Vendays-Montalivet situas en la duoninsulo Médoc, 70 km nordokcidente de Bordeaux. Ĝi havas 12 km da marbordo kaj parton de la arbaro de Landes.

Fakte la komunumo konsistas el du partoj: la historia loĝloko Vendays, 6 kilometrojn de la marbordo, havas la karakteron de urbeto, kun katolika kirko, vendejoj, lernejoj kaj la komunuma administrejo. La terlango Medoko estas konata pro kultivado de elstaraj ruĝaj vinoj, kaj ankaŭ la loĝloko Vendays havas tian agrikulturan ekonomian bazon. La dua komunumoparto plennome titoliĝas Montalivet-les-Bains, situas rekte ĉe la oceano kaj estas precipe somera ferioloko.

La komunumo ne permesis la konstruadon de pluretaĝaj hotelegoj, tiel ke la feriantoj precipe loĝas en "vilaĝoj" el feriaj dometoj, plurloke ampleksigita per lokoj por ruldomoj kaj tendoj, kaj poe provizita per aroj de vendejetoj, sportaj kaj kulturaj ejoj (ekzemple subĉielaj kunvenejoj por koncertoj kaj kino). Plej granda kaj plej konata el tiuj "vilaĝoj" estas la "centro por suno kaj maro", france nomata Centre Helio-Marin respektive pli mallonge CHM Montalivet, ofte simple vokata Monta, kiu fondiĝis en 1950 kaj estas inter la eŭrope plej malnovaj, plej tradiciaj centroj de nudismo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo