Venelin Mitev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Venelin MITEV (n. 2-an de decembro 1942) estas bulgara poeto, tradukisto, ĵurnalisto kaj eldonisto.

Li naskiĝis la 2-an de decembro 1942 kaj konstante loĝas en Sofio. Esperantisto li estas ekde la jaro 1957, do ekde la 15-a vivjaro. Venelin Mitev finis slavan kaj francan filologiojn, ekde 1967 laboras kiel ĵurnalisto. Longajn jarojn li estis korespondanto de Bulgara Informa Agentejo (BTA) en Moskvo kaj Parizo, kaj estis ĉefredaktoro de revuoj "Bulgara Esperantisto" kaj "Panorama Esperanto" (bulgarlingva). Li tradukas el la bulgara poemojn de naciaj klasikuloj kaj nuntempaj aŭtoroj, kaj tradukis ankaŭ el Esperanto verkojn de William Auld, Giorgio Silfer, Eli Urbanova, Hilda Dresen, Nadija Andrianova kaj aliaj Esperanto-poetoj. Venelin Mitev estas aŭtoro de "Tradukarto" kaj la poemaro "Somero Cigana" (en Esperanto) kaj de 4 libroj bulgarlingvaj.

Rete legeblaj verkoj

Eksteraj ligiloj

greke Paĝo ĉe Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto greke artikolo pri li de novembro 2012 en la bulgarlingva gazezo 24 ĉasa