Verbandsgemeinde Bad Bergzabern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bad Bergzabern
Blazono
Verbandsgemeinde Bad Bergzabern (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Südliche Weinstraße
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Koordinatoj 49°6′0″N 8°0′0″O  /  49.1°N, 8°O / 49.1; 8 (Verbandsgemeinde Bad Bergzabern)
Areo 164.162 km²
Loĝantaro 24426 (stato: 2006-12-31)
Aŭtomobila kodo SÜW
Subdivido 21 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Herrmann Bohrer
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Königstraße 61
76887 Bad Bergzabern
v  d  r
Information icon.svg

La Verbandsgemeinde Bad Bergzabern estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße ("suda vinstrato") de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, ĉirkaŭ la distrikta ĉefurbo Bad Bergzabern. Fine de 2006 la komunumaro entute havis 24426 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro en la historia kastelo Bergzabern (bildo sube) centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bad Bergzabern
  2. Barbelroth
  3. Birkenhördt
  4. Böllenborn
  5. Dierbach
  6. Dörrenbach
  7. Gleiszellen-Gleishorbach
  8. Hergersweiler
  9. Kapellen-Drusweiler
  10. Kapsweyer
  11. Klingenmünster
  12. Niederhorbach
  13. Niederotterbach
  14. Oberhausen
  15. Oberotterbach
  16. Oberschlettenbach
  17. Pleisweiler-Oberhofen
  18. Schweigen-Rechtenbach
  19. Schweighofen
  20. Steinfeld
  21. Vorderweidenthal
la kastelo Bergzabern

La blazono de la komunumaro havas kvar partojn, el kiu la ora ŝlosilo supre dekstre simboligas la monaĥejojn Klingenmünster kaj Weißenburg, kiuj antaŭe estis teritoriaj regintoj, la arĝenta kastelo supre maldekstre la burgon Guttenberg kaj la ora leono sube dekstre la regnon Palatinato, kiuj same estis historiaj regintoj. La simbolo sube maldekstre (vinfolio kaj vita falĉileto) aludas al la vinkultivado, kiu de multaj jarcentoj estas la gvida fonto de prospero en la komunumaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]