Verda trobadoro (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verda trobadoro estas titolo de la siatempe konata poeto Karl Vanselow el Berlino.

Li verkis kaj tradukis poemojn en la postmilita periodo ĝis lia morto fine de la jaro 1959 (84 jara).

Honora membro de Esperanto-Ligo Berlin, kies prezidanto Adolf Sproeck skribis pri li: "Kaduka jam delonge, li vivis ĝis laste por Eo; spite sian malforton li vizitis E-ajn kunvenojn, kontenta nur, kiam li estis inter samideanoj. Multajn poemojn li verkis, kantis pri amo kaj paco. pri Verda Stelo kaj frateco. La tutmonda esperantistaro funebros kun ni."