Benediktbeuern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benediktbeuern
Blazono
Benediktbeuern (Germanio)
Benediktbeuern (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Benediktbeuern
Urborajtoj
Poŝtkodo 83671
Aŭtomobila kodo TÖL
Oficiala Municipokodo 09173113
Politiko
Komunumestro Georg Rauchenberger
Adreso de la administrejo Prälatenstr. 7
Demografio
Loĝantaro 3720 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 42′ N, 11° 25′ O (mapo)47.70666666666711.411666666667Koordinatoj: 47° 42′ N, 11° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 617 m
Areo 37,86 km²
Oficiala retejo https://www.benediktbeuern.de/
vdr

Benediktbeuern - prononco [benediktBOJan] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3720 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Benediktbeuern, kiu krome konsistas nur el la norde najbara komunumo Bichl.

La komunumo ekestis ĉirkaŭ historia benediktana monaĥejo, kies barokaj konstruaĵoj daŭre altiras multajn turistojn. Ĝi estas la hejmo de la kantaro Carmina Burana.

En la tradiciaj ejoj nun okazas ankaŭ nereligiaj konferencoj; ekzemple la esperantista kuracisto Thomas Pusch tie en pluraj po dusemajnaj seminarioj ricevis parton de sia psikoterapiista eduko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la benediktana monaĥejo
la alpa monto Benediktenwand
monaĥeja alo
historia vendejo
tipa farmbienejo