Vesijärvi (Päijänne-Tavastio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vesijärvi
Vesijärvi ĉe Lahti
Vesijärvi ĉe Lahti
lago
Laŭflue Vääksynjoki (Vääksyn kanava)
Päijänteeseen [1]
Insuloj 125 [2]
Areo de la baseno 515 km²[3]
Datenoj
Koordinatoj 61° 5′ 44″ N, 25° 31′ 59″ O (mapo)61.0956925.5330581.4Koordinatoj: 61° 5′ 44″ N, 25° 31′ 59″ O (mapo)
Vesijärvi (Finnlando)
Vesijärvi (Finnlando)
DEC
Vesijärvi
Vesijärvi
Map
Vesijärvi
Supermara alteco 81,4 m[1]
Surfaca areo 107,514 km²[2]
Akva volumeno 0,65437469729 km³dep1[2]
Maksimuma profundo 40 m[2]
Averaĝa profundo 6,08641 m[2]
Borda longo1 227,309 km[2]
Fluo 3,9 m³/s[3]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Vesijärvi (elparolo: [ˈvesiˌjærvi]) estas lago en la provinco Päijänne-Tavastio de Finnlando. Ĉe la suda fino de la lago situas la urbo Lahti, norde ĝi ligiĝas kun la lago Päijänne pere de la rivero Vääksynjoki kaj la Kanalo de Vääksy. La longo de Vesijärvi estas 25 kilometroj kaj ĝia areo estas 108 kvadrataj kilometroj. La meza profundo estas 6 metroj kaj la plej granda profundo 42 metroj. La surfaco de la lago kuŝas proksimume 81 metrojn super la marnivelo kaj proksimume 3 metrojn super la nivelo de Päijänne, kien la akvo de Vesijärvi fluas.

Por nuna parolanto de la finna, Vesijärvi signifas "akvo-lago", sed verŝajne la nomo tamen devenas de la pli malnova formo *Veksijärvi kaj parencas kun la nomo de la vilaĝo Vääksy ĉe la norda fino de la lago.[4] La vorto *veksi signifis "mallongan riveron ligantan du lagojn", kia estas ĝuste la rivero Vääksynjoki en Vääksy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vesijärvi, Hollola (sijainti maastokartalla) Karttapaikka. Helsinki: Maanmittauslaitos. Viitattu 10.6.2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Ympäristö- ja paikkatietopalvelu Syke (edellyttää rekisteröitymisen) Helsinki: Suomen Ympäristökeskus. Viitattu 10.6.2019.
  3. 3,0 3,1 Lahden Vesijärvi – Faktaa ja lukuja Vesku.net. Viitattu 12.10.2015.
  4. https://docplayer.fi/19308940-Suomen-etymologisesti-lapinakymatonta-vesistonimistoa.html