VfB Stuttgart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VfB Stuttgart
kluba emblemo
futbala klubo
Kluba nomo  Verein für Bewegungsspiele
Stuttgart 1893 e-a de V.
Fondita  la 9-an de septembro 1893
Stadiono  Mercedes-Benz-Arena en Stutgarto
Kapacito  60 441
Prezidanto  Bernd Wahler
Trejnisto  Armin Veh
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2011/12  6-a pozicio
Oficiala retejo  www.vfb.de
Hejme
Ekstere
vdr

La VfB Stuttgart (oficiala nomo Verein für Bewegungsspiele Stuttgart 1893) estas sporta klubo el la urbodistrikto Bad Cannstatt de la germania urbo Stuttgart (Stutgarto). La klubo en februaro 2012 havis 43 866 membrojn, kaj tiutempe estis la oka plej granda sporta klubo de Germanio (kaj la plej granda de la federacia lando Baden-Virtembergo). La klubo aparte konatas pro sia profesia vira teamo de futbalo: ĝi krom en du sezonoj ĉiam estis membro de la plej alta germania ligo de futbalo - Bundesliga, kvinfoje iĝis germanaj ĉampionoj kaj trifoje gajnis la nacian pokalon de futbalo (DFB-pokalo). En la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga la teamo havas la kvaran| pozicion.

Krom la futbalistoj de la klubo, ankaŭ la sportistoj el la sekcio de atletiko gajnis aparte multajn sportajn titolojn kaj medalojn. Krome la klubo havas sekcojn pri futbala arbitraciado, pugnopilko, hokeo, tabloteniso kaj manpilko. En tiuj kvin sekcioj laŭ la stato de somero 20123 aktivas nur neprofesiaj sportistoj.

Siajn hejmajn matĉojn la unua futbalteamo havas en la stadiono Mercedes-Benz Arena, en la parko Neckarpark en la urbodistrikto Bad Cannstatt de Stutgarto. Tutproksime situas la kluba areo kun plia stadiono, pluraj pliaj trenejoj kaj klubejo.

Internaciaj sukcesoj de la profesia futbala teamo

  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA: dua pozicio en 1989, duonfinalo (do tria pozicio, kune kun plia teamo) en 1974 kaj 1980
  • Dua pozicio en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj en 1998
  • UEFA-Intertoto-pokalo: unua pozicio en 2000 kaj 2002
la kluba stadiono Mercedes-Benz Arena en 2011


Jürgen Klinsmann kiel trejnisto de la germana nacia teamo de futbalo - sian futbalistan karieron li komencis en la stutgarta klubo
Dosiero:Joachim Löw.JPG
Joachim Löw – plia trejnisto de la nacia teamo kun radikoj en la klubo VfB

Konsisto de la profesia futbala teamo en la sezono 2014/15

nomo ĉemiza numero nacieco
golisto
Sven Ulreich 1 Ŝablono:Flageto
Thorsten Kirschbaum 22 Ŝablono:Flageto
defendo
Gōtoku Sakai 2 Ŝablono:Flageto
Daniel Schwaab 3 Ŝablono:Flageto
Karim Haggui 5 Ŝablono:Flageto
Georg Niedermeier 6 Ŝablono:Flageto
Florian Klein 16 Ŝablono:Flageto
Antonio Rüdiger 24 Ŝablono:Flageto
Konstantin Rausch 34 Ŝablono:Flageto
mezo
William Kvist 4 Ŝablono:Flageto
Moritz Leitner 8 Ŝablono:Flageto
Daniel Didavi 10 Ŝablono:Flageto
Carlos Gruezo 11 Ŝablono:Flageto
Marco Rojas 14 Ŝablono:Flageto
Christian Gentner (teamestro) 20 Ŝablono:Flageto
Adam Hloušek 21 Ŝablono:Flageto
Sercan Sararer 23 Ŝablono:Flageto
Raphael Holzhauser 26 Ŝablono:Flageto
Robin Yalçın 39 Ŝablono:Flageto
Alexandru Maxim 44 Ŝablono:Flageto
atako
Martin Harnik 7 Ŝablono:Flageto Ŝablono:Flageto
Vedad Ibišević 9 Ŝablono:Flageto
Timo Werner 19 Ŝablono:Flageto
Mohammed Abdellaoue 25 Ŝablono:Flageto
Daniel Ginczek 33 Ŝablono:Flageto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara