Vib-Ribbon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vib-Ribbon
Disvolvo NanaOn-Sha
Eldoninto Sony Interactive Entertainment
Distribuo PlayStation Store
Platformo PlayStation
Ĝenro Ritma
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Vib-Ribbon (japane: ビブリボン, Bibu Ribon) estas ritma videoludo disvolvigita de NanaOn-Sha kaj publikigita de Sony Computer Entertainment. Ĝi eldoniĝis por la PlayStation en Japanio la 12-an de decembro, 1999, kaj en Eŭropo la 1-an de septembro, 2000. Kvankam la originala versio de PlayStation neniam eldoniĝis en Nord-Ameriko, la ludo re-eldoniĝis en PlayStation Network en Nord-Ameriko en 2014.[1]

La ludo estis unika pro tio, ke la programaro sin ŝargis en la labormemoron de la konzolo, permesante al la ludanto uzi ajnan muzik-KDon por kontraŭludi; la ludo povas generi unikan kurson per iu ajn muzik-trako. La grafikoj de Vib-Ribbon estas simplaj, kaj konsistas en rektaj, blankaj vektor-linioj, kiuj formigas krudajn, angulecajn desegnaĵojn de la nivelo kaj de la ĉefrolulo, nomita Vibri.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Vib-Ribbon estas ritma ludo, en kiu ludantoj gvidas la ĉefan rolulon, Vibri, trans linio plena je obstakloj kiuj generiĝas laŭ la tempo de la kanto. Estas kvar bazaj obstakloj; muro, buklo, ondeto kaj truo, kiuj devigas la ludantojn premi la butonojn L, R, X aŭ Malsupren respektive je la ĝusta tempo por navigi. Foje du obstakloj venos kiel kombino, devigante la ludantojn premi du butonojn samtempe (ekzemple, kombino de muro kaj truo necesigas premi L kaj Malsupren samtempe). Se oni ne premas butonon je la ĝusta tempo, Vibri fariĝas pli kruda versio de si mem dumtempe.[2] Trafiĝi de obstakloj tro da fojoj degenerigos Vibri-on de kuniklo al rano, kaj sekve al vermo. Trafiĝi tro multe dum esti en la verm-formo finos la ludon. Sukcesaj agoj helpos al Vibri restariĝi al ŝiaj pli altaj formoj, kaj venki sufiĉe da obstakloj sinsekve evoluigos Vibri-on al Reĝino Vibri, plialtigante la poentaron de la ludanto, ĝis kiam Vibri trafiĝas.

La poentaro de la ludanto kalkuliĝas per simboloj dum la ludado, kiuj tiam konvertiĝas al poentoj je la fino de la kursado, kaj tiam bonusaj poentoj ankaŭ povas doniĝi. Gajni altan poentaron kaŭzos al Vibri fari gratulan kanton laŭ la rango de la ludanto. La baza ludo enhavas ses kantojn, kiuj dividiĝas po du en kursojn bronzan, arĝentan kaj oran. Aldone, ludantoj povas generi kursojn per muzik-KDoj, kie malfacileco varias laŭ la forteco de la kanto. La sontrako, laŭ Masaja Macuura, estis provizita de muzikgrupo nomita Laugh and Peace, kun la voĉo de Joko Fuĵita. Laborante kun la grupo, Macuura volis sontrakon kiu kuraĝigus ludantojn uzi siajn proprajn muzik-KDojn. Nevolemo pri ligi la ludon al iu specifa muzika genro estis granda parto de kial la vidaĵoj de la ludo estas tiel simplaj kaj kolor-neŭtralaj.[3]

Disvolvigado[redakti | redakti fonton]

La ludo estis komence komisiita kiel reklamo por la aŭto A-Class de Mercedes-Benz.[4] Post kiam problemoj pri la aŭta dizajno montriĝis kaj la plano por la reklamo nuliĝis, disvolvigado daŭris por memstara ludo.

Por Vib-Ribbon, NanaOn-Sha sekvis la sukceson de sia antaŭa ludo, PaRappa the Rapper. Dum ritmaj ludoj plie ekdependis de specialaj regiloj, Vib-Ribbon restis kiel antaŭaj ludoj de NanaOn-Sha, kiel konzol-ludo, kiu uzas norman regilon.

Malkiel PaRappa, Vib-Ribbon enhavis plurajn licencitajn trakojn de la populara grupo Laugh and Peace. La elektoj de muziko limiĝis de la buĝeto de la ludo. La solvo estis permesi la ludanton uzi ajnan son-KDon, kaj Vib-Ribbon konstruus la ludadon laŭ iu ajn muzika trako. Tio signifis, ke la tuta ludo kaj ties arto devis esti sufiĉe malgranda por resti en la tre limigita memoro de la PlayStation. Vib-Ribbon do uzis simplajn preskaŭ-unukolorajn vektor-grafikojn. Tiuj krudaj grafikoj faris la ludon malfacile reklamebla, kaj la produktistoj decidis kontraŭ eldoni ĝin en la okcidenta luda merkato.

La ĉefa rolulo, dratkadra kuniklino nomita Vibri, vojis laŭ simpla nivelo de la maldekstro dekstren. Estis kvar bazaj obstakloj, kaj ĉiu povus pasiĝi premante unu el la kvar uzeblaj agbutonoj sur la regilo. Malfacilaj niveloj enhavis altnivelajn obstaklojn, kiuj formiĝis kombinante du bazajn obstaklojn, kaj venkiĝis per du samtempaj buton-premoj.  

Sekvoludoj kaj re-eldoniĝo[redakti | redakti fonton]

La ludo naskis du sekvo-ludojn: Mojib-Ribbon, kiu fokuziĝis pri la rep-muziko kaj kaligrafio, kaj Vib-Ripple, kiu similis al Vib-Ribbon sed anstataŭe uzis ciferecajn bildojn, kiuj ŝargiĝis en la ludon, por generi la nivelojn. Ambaŭ eldoniĝis en Japanio por la PlayStation 2.

La kreinto de la ludo, Masaja Macuura, asertis intereson de denove labori pri Vib-Ribbon, ĉu kiel aŭ sekvoludo aŭ refaraĵo, kaj montris intereson pri elŝutaj servoj. Kiam demandita pri la ebleco de eldoni Vib-Ribbon al aliaj konzoloj, Macuura diris, ke li povus aĉeti ĝin de Sony.[5] Kiam demandita pri la ebleco de porto por PlayStation 3, Macuura diris: "Ni priparolas la eblecon de fari elŝuteblan version de Vib-Ribbon por Sony, sed, mi ne jam scias - Sony nur lastatempe lanĉis sian elŝut-servon en Japanio, do eble ni devas atendi iomete antaŭ eldoni ludon kun tia plaĉo".[6]

En 2012, la ludo akiriĝis de la Muzeo de Moderna Arto kiel parton de ties permanenta kolektaĵo da videoludoj.[7]

En E3 2014, Vib-Ribbon estis menciita de Shawn Layden, la tiama nova CEO de Sony Computer Entertainment of America. Layden ne sciis, ke la ludo fakte ne eldoniĝis en Usono je tiu punkto, kaj multaj homoj en Interreto vidis la mencion de la ludo kiel sugeston, ke la ludo eldoniĝus en Nord-Ameriko, kvankam Sony fakte ne havis tiajn planojn. Tial, multaj homoj en Twitter fariĝis malkontentaj kiam ne estis plua mencio de la ludo dum la gazetara konferenco. Kiam Layden konsciis pri sia eraro, li petis al sia teamo prilabori nordamerikan porton por PlayStation Network. La porto eldoniĝis en 2014 dum Layden skribis pardonpeton pro la konfuzo en la PlayStation Blog.[8]

En 2020, la ludo estis solenita inter aliaj diversaj ludoj de PlayStation en ludo de PlayStation 5, Astro's Playroom.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]