Vieux-Mesnil
| Vieux-Mesnil | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Berlaimont | |
| Urbestro | S-ro Michel Wasse 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59138 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59617 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 500 (1999) | |
| Loĝdenso | 84 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°15′18″N 3°51′55″O / 50.255°N, 3.86528°OKoordinatoj: 50°15′18″N 3°51′55″O / 50.255°N, 3.86528°O | |
| Alto | 131 m - 162 m | |
| Areo | 5,95 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Vieux-Mesnil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 500 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Vieux-Mesnil estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Vieux-Mesnil troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Vieux-Mesnil etendiĝas sur 5,95 km².
Historio [redakti]
Kune kun la domareto Manissart kaj la vilaĝo Hargnies, Vieux-Mesnil malnovtempe estis parto de paroĥo de la abatejo Sankta-Petro de Hautmont.
Vidindaĵoj [redakti]
En Vieux-Mesnil ankoraŭ videblas la ruinoj de granda akvedukto konstruita de la romianoj por konduki akvon ekde Floursies ĝis Bavay (kiam ĝi estis la granda romia urbo Bagacum).
Administrado [redakti]
Vieux-Mesnil apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.