Vikipedia diskuto:Administrantoj/Arkivo 2005

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu e-lingva Vikipedio estas sen burokrato?[redakti fonton]

Verŝajne dum la ŝanĝo de la versio malaperis la burokrato(j) el e-lingva Vikipedio. Mi iam rigardis al Uzularo, miris kaj tamen pensis, ke temas nur pri konfiguracia detalo. Tio tamen estis stranga, ĉar mi traserĉis lastetempe "uzularojn" de pluraj Vikipedioj por trovi roboto(j)n. La nombro malsimilas: ro: havas nur du, sr: sep. Vidu ankaŭ: meta: ... eo: without bureaucrat(s)?. Amike Gangleri | Dh | D 18:17, 20. Feb 2005 (UTC)

Mi fakte havas stiŭardan pozicion kio ebligas al mi igi iu ajn burokrato (eĉ min mem). Se necesas ke estu oficiale iu kun burokrataj povoj en la eo-vikipedio, ni priparolu tion. Cetere Brion havas sufiĉe vastajn kapablojn pri la projekto. --Arno Lagrange  19:34, 20. Feb 2005 (UTC)

Dankon Arno por la respondo. Fakte mi kontaktis hodiaŭ ankaŭ Brion ĉe IRC. Ĉiuj scias ke li povus ŝanĝi ĉion ajn. Indas aldoni al Vikipedio:Administrantoj ke vi estas stiŭardo, ke Brion estas "developer". Eble estu du pliaj burokratoj. Amike Gangleri | Dh | D 01:01, 21. Feb 2005 (UTC)

Burokrato en la esperanta vikipedio[redakti fonton]

Ĉar mi perdis (aŭ verŝajne perdos) la stivardajn rajtojn kiujn mi iam posedis (kaj kiuj ebligis al mi administrantigi uzulojn en kiu ajn subprojekto) mi kandidatiĝas por ricevi burokratajn rajtojn en la esperantlingvajn projektojn. Tiam mi povos doni (aŭ forpreni) administrantajn rajtojn al uzuloj post malferma diskuto en ĉi paĝo. --Arno Lagrange  11:02, 5. Aŭg 2005 (UTC)

La 7-an de aŭgusto mi ja ricevis la burokratajn rajtojn. Mi do povos post malferma diskuto en ĉi paĝo igi uzulon administranto. --Arno Lagrange  09:18, 8. Aŭg 2005 (UTC)
Ĉu ni eble bezonas plian burokraton, kaze ke Arno ferias? Ni jam havas sufiĉe da diligentaj administrantoj, kiuj povus krome transpreni al si tiun funkcion, mi proponus Narvalon aŭ Yekraton. Alaŭdo 19:42, 2. Nov 2005 (UTC)


Kandidatoj[redakti fonton]


Maladministrantigo[redakti fonton]

Mi(?) proponas maladministrantigi tiujn administrantojn, kiuj ne redaktis eĉ unufoje dum la lastaj tri monatoj:

proponoj: ian klaran regulon pri tio ni pretigu. Jen ajm listo de geadministrantoj kun ligo al ties kontribuoj. Bonvolu voĉdoni ĉu vi opinias oportune forigi aŭ konservi tiujn administrantojn. --Arno Lagrange  11:02, 5. Aŭg 2005 (UTC)

Mi malkonsentas, forpreni la administrajn rajtojn de personoj, kiuj plurajn monatojn paŭzis. Kiu nenion faras, ankaŭ ne faras erarojn, do ne damaĝas. ;-) Laŭ mi ankaŭ ne estas peko, uzi plurajn vikipediistajn nomojn. Se la vikipedia filozofio permesas redakti anonime kaj iĝi administranto sen ke iu konas la realan nomon de la ulo, ni simple akceptu ankaŭ tion. --Unukorno 10:35, 8. Aŭg 2005 (UTC)