Vikipedia diskuto:Elstaraj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Du demandoj: Ĉu ni havu celon, eble mil elstaraj artikoloj? Kaj ĉu ne havu du kvalitrimarkojn kiel en la germana vikipedio?

Ĝis, Lupíro

Ni havu kiom eble plej multaj elstaraj artikoloj. Mi ne trovis tiujn "kvalitrimarkojn" en la germana Vikipedio. Ĉu vi povas pliprecizigi, aŭ diri kiel ili nomiĝas germane. Marcos 01:18, 5. Mar 2006 (UTC)

Komunumo Krzyżanowice[redakti fonton]

Mi proponas forigi Komunumo Krzyżanowice el la listo, ĉar ĝi ŝajnas tro mallonga por elstara artikolo. Kvankam longeco ne estas la sola kriterio, ĝi ja estu unu el la kriterioj. Kion pensas la aliaj? Marcos 07:11, 18. Apr 2006 (UTC)

Respondo al Arno Lagrange  :

Ĉiu elstara artikolo Toto havas ĝian enkondukon al la adreso Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto. Do eblas uzi la enkondukojn en multaj lokoj. Tio estas la unua ideo.

Due, mi dividis la paĝon Vikipedio:Elstaraj artikoloj en multaj paĝoj, unu pro temo, kiel ekzemple Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio

Ĝi entenas :

<includeonly> 

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde|Centjara milito|Inkaa imperio|...|nombro=XXX}}
</includeonly>

<noinclude>
{|
|-
{{EA|Centjara milito}}
{{EA|Inkaa imperio}}
|-
...
|}
</noinclude>

<div style="display:NONE">{{CURRENTDAY}}</div>

Ni havas tri partojn :

  1. La unua parto montras hazarde unu enkondukon kiel Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto
  2. La dua parto montras chiujn enkondukojn en la kategorio. Por simpligi la sintaxon, mi kreis la ŝablonon {{EA}}.
  3. La tria parto <div style="display:NONE">{{CURRENTDAY}}</div> montras nenion, sed ĝi diras al Mediawiki ke Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio ŝangas ĉiutage.

Ĉar la ideo estas ke danke al includeonly kaj noinclude, mi uzas Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio samtempe kiel artikolo kaj kiel ŝablono.

En Vikipedio:Elstaraj artikoloj, mi uzas {{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio}} kaj nur la unua parto estas montrita.

Kiam vi aliras al Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio, nur la dua parto estas montrita.


Nu, kiel eblas montri hazarde unu enkondukon ?

En la unua parto videblas

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde|Anarki-kapitalismo|Asmat|Esperanto|Antoni Grabowski|Frederic Pujulà i Vallès|L. L. Zamenhof|nombro=6}}


La tuta magio estas farita de Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde. Ĝi entenas :

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/{{{ {{#expr: 1+ {{CURRENTDAY}} mod {{{nombro|28}}}}} }}}}}

Komento estas bezonata, ĉu ne ?

  1. {{#expr: .... }} estas unu tuta nova funkcio de Mediawiki kiu ebligas nin uzi matematikajn formulojn. Vidu : http://meta.wikimedia.org/wiki/ParserFunctions
  2. La matematika formulo kiun mi uzas donas al mi unu nombron inter 1 kaj nombro kiu ŝanĝas ĉiutage (ĉar {{CURRENTDAY}} ŝanĝas ĉiutage)
  3. Ĉu vi rememoros kiel ni uzis Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde ? En mia ekzemplo, ni havas {{{1}}} = Anarki-kapitalismo ; {{{2}}} = Asmat ; {{{3}}} = Esperanto ...
  4. Do la sintaxo "{{{ la matematika formulo }}} " donas al mi ĉiutage unu malsaman titolon de elstara artikolo. Poste, mi nur montras ĝian enkondukon, ekzemple Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto

Jmfayard 08:46, 21. Apr 2006 (UTC)

Kiel artikolo estas elektita "elstara" ?[redakti fonton]

Kiel, kiu, kie elektas artikolon kiel elstara ? Ĉe la mencio "Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj." devus aperi ligilon al elektopaĝo. Devus esti paĝo artikoloj proponitaj kiel elstaraj en kiu ĉiu povus proponi artikolojn, post iom da tempo kaj da diskuto okazu baloto, kaj se estas ia minimuma (ekz 10) da favoraj voĉoj tiam la artikolo ricevu la mencion. Mi ne trovis tion ĉi tie. Arno Lagrange  04:05, 31. Jul 2006 (UTC)

Ŝajnas ke ADLS iel rolas kiel kandidatiĝo por fariĝi elstara. Sed por mi estas konfuzige : ADLS estas laŭ mia kompreno artikolo sur kiu koncentriĝas redaktopenoj de diversaj kontribuantoj. Ĉu sufiĉas por ke ĝi estu elektita kiel elstara ? Mi preferus iun pli formalan proceson (Vidu fr:Wikipédia:Proposition articles de qualité en:Wikipedia:Featured_article_candidates de:Wikipedia:Kandidaten_für_exzellente_Artikel ... ) Arno Lagrange  04:21, 31. Jul 2006 (UTC)
Estas vero, ke ĝis nun ni kunigis la elektoprocesojn por ADLS kaj elstaraj artikoloj. Laŭ mi, tio estas bona sistemo en nia Vikipedio kun malmultaj kunlaborantoj, ĉar ĝi ŝparas tempon kaj energion.
Vi skribas:
ADLS estas laŭ mia kompreno artikolo sur kiu koncentriĝas redaktopenoj de diversaj kontribuantoj.
Laŭ mia kompreno ne devas esti tiel. Multaj ADLS-oj estis verkitaj preskaŭ nur de unu homo.
Jam nun eblas, ke artikolo iĝas ADLS sen iĝi elstara artikolo. Kiam oni voĉdonas por ADLS, oni povas samtempe mencii ke oni ne volas, ke la artikolo listiĝu kiel elstara artikolo (kiel jam antaŭe faris Internaciulo). Tiu voĉo tiam nombriĝas kiel kontraŭa voĉo por kalkuli ĉu la artikolo iĝu elstara artikolo.
Tamen, ni eble havu paĝon por proponi artikolojn kiel elstarajn, kiuj ne iĝu ADLS (ekz-e kiam jam estis similtema ADLS antaŭnelonge, aŭ kiam temas pri faka artikolo nefacile komprenebla por nefakuloj). Marcos 21:43, 31. Jul 2006 (UTC)

Ni ne ridindigu nin![redakti fonton]

Mi ekvidis ĉe en:Automobile, ke nur nia artikolo pri la aŭtomobilo estas elstara. Ni ne ridindigu nin! Narvalo 18:51, 20. Nov 2006 (UTC)

Nia artikolo pri aŭtomobilo (kiun plejparte mi verkis) plenumas nur unu kondiĉon: ĝi estas relative longa. La artikolo estas manka, nekohera ktp. (mi tradukis laŭ la germana, antaŭ 2 jaroj).

Ĉu la sola kondiĉo por igi iun artikolon elstara estas ties longeco? Narvalo 18:51, 20. Nov 2006 (UTC)

Listo de ADLS-oj[redakti fonton]

Ĉar ADLS ne plu aŭtomate iĝas elstara artikolo, ni ne plu povas ligi al la arkivo de ADLS-oj de ĉi tie, ĉar ankaŭ aperas ne-elstaraj artikoloj tie. Laŭ mi ni simple forigu la ligilon, ĉar estus granda aldono laboro havi liston de elstaraj artikoloj laŭ dato, kiu ne vere indus. Sed tiam laŭ mi ni tute ne bezonas la linion "Vidu la 100 elstarajn artikolojn laŭ alfabeto aŭ laŭ dato", sed simple havu ligilon al la alfabeto listo ie en la teksto. Kion opinias la aliaj? Marcos 13:48, 12. Dec 2006 (UTC)

Hi, Could you give more info on meta here about FA in eo wiki? 83.30.200.253 09:40, 20. Jun 2007 (UTC)

Done. Farite. Marcos 19:44, 20. Jun 2007 (UTC)

Artikoloj atendantaj plibonigon[redakti fonton]

Mi trovis tute hazarde la jenan kategorion: Elstaraj artikoloj sen sufiĉaj fontoj. Mi proponas aldoni ĝin al la ĉefpaĝo (Vikipedio:Elstaraj artikoloj en la dekstran menukadron), por ke aliaj personoj eksciu pri ĝia ekzisto kaj povu iel kontribui. Salutas Vikiano (diskuto) 16:40, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]