Vikipedia diskuto:Homa-ranismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aprilŝerco en Majo! Mi konfesas, ke mi devis rideti - sed ĉu vere indas ornami Vikipedion per tiaj humuraĵoj flarantaj je ŝvita penado de studenteca kreiveco?--Helmut Welger 17:31, 6. Maj 2004 (UTC)

Tamen eble, kiel la jam aperinta traktato kiel mortigi vespojn, oni povus kolekti en aparta rubriko: io kiel "ŝerca enciklopedio".

Pli bone forigi ĝin. --:) 02:58, 16. Dec 2004 (UTC)

Mi enmetis la artikolon en nove kreitan kategorion Kategorio:Vikipedia humuro kaj samtempe menciis ĝin ankaŭ ĉe novkreita ujo por ĉiuj kuriozaĵoj trovitaj dise tra la Vikipedio, kiu troviĝas ĉe Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj. Blahma 01:14, 16. Jan 2006 (UTC)

Forigu aŭ kunigu![redakti fonton]

Mi proponas, ke ĉi tiu artikolo estu tuj forigita. Vikipedio ne estas loko por tiaj kvazaŭseriozaj ŝercoj, eĉ kun avertilo supre de la paĝo. Ĝi tamen tre bone taŭgus en la artikolo Esperanto-humuro. Ni kunigu tiujn. --Niko, 20:06, 5 Sep 2008 (UTC)

Mi malsamopinias. Ne ĝenas min ke ĝi plu restu en la nuna formo, sed se ĝi devas migri, ĝi ne migru al Esperanto-humuro kiu estas ĝenerala artikolo pri humuro, sed pli logike al Esperanto-Ŝercoj kiu entenas serĉojn, el kiuj tiu paĝo povus esti unu el la plej bonaj. --Ssire 02:14, 6. Sep 2008 (UTC)
Mi enmetis {{Vikipedia humuro}} kiu kaj avertas ke temas pri humuraĵo kaj ne peze fortimigas ridemon kiel {{humuro}}. Mi ĝisdatigis kategorion Kategorio:Vikipedia humuro kaj interlingve ligis : Vikipedia humuro ekzistas en multaj lingvoj. Se vi scivolas bonvolu esplori kiel humuro estas traktita en la diversaj lingvoj : jen interesa ĉirkaŭmonda vojaĝo. Arno Lagrange @ 08:54, 6. Sep 2008 (UTC)
En la angla lingvo, nenio en la kategorio pri humuro estas vera artikolo. La nuraj enhavaĵoj estas vikipediistaj kaj porvikipediistaj paĝoj, sed ne artikoloj. Vikipedio kompreneble estas taŭga loko por skribi PRI humuraĵoj, en serioza kaj neŭtrala voĉo, sed ne por fari ŝercojn laŭ artikola stilo. Ĝi estas neprofesia kaj malvalorigas nian projekton. Ĉi tiu vortludo pri homa-ranismo taŭgus en priskriba, sed ne en kvazaŭreala, artikolo. Konsideru la ekzemplon de la Fluganta Spagetmonstro. Tiu artikolo komenciĝas "La Fluganta Spageta Monstro estas la Dio de la religio nomata "FlugantSpagetMonstrismo" aŭ "Pastafarismo" (Flying Spaghetti Monsterism aŭ pastafarianism angle). Bobby Henderson komencis Flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron..." Tio estas ekzemplo de bonstila, serioza verkado. Kaj ĝi tamen tre amuzas! Tiel ni povas enmeti ŝercojn en Vikipedion, sed ne alimaniere. Kaj ne akuzu min de esti senhumurulo, ĉar mi ne estas. Mi simple volas diri, ke se oni almetus ĉi tiun artikolon en la anglan vikipedion, ĝi estus tuj forigita. Nia vikipedio jam estas de tre malalta kvalito. Mi sugestas, ke ni ne plu aĉigu ĝin per tute eviteblaj stultaĵoj kiel per ĉi tio. Ĉu vi volas ke neesperantistoj taksu nian projekton serioza aŭ ne? Imagu ĉi tion: iu trovas Vikipedion kaj klakas "hazardan artikolon." Ŝi alportiĝas al unufraza artikolo pri germana urbeto, do ŝi reklakas, kaj tiam ŝi alportiĝas al granda stultaĵo. Ĉu tio lasus bonan impreson? --Niko, 14:03, 6 Sep 2008 (UTC)
Fajfas mi kiel reagus la angloj en sia vikipedio, ni ĉi tie estas en la Ea. Kial (kaj ĉefe kiel ?) neesperantistoj taksus nian VKn malaltkvalita, se hazarde ili falus sur ĉi paĝon ? Ili komprenos el ĝi ne pli ol el tute alia paĝo. Male, ĉar ĉi artikolo estas iom pli longa ol la miloj da senutilaj unufrazaj "artikoloj", ĝi povas ludi plivalorigante. Do batalu kontraŭ la miloj da senutilaĵoj, kaj ne perdu tempon kun tiu tute izolita ekzemplo de fantazio. Mi certe ne "akuzos" vin esti senhumura, mi pli volonte -ne akuzos, sed simple- taksos vin esti (iom) "konvenciema": Humuro, jes, sed in sia rezervejo ! Sed el tio, klaras ke via kapablo humuri aŭ humursenti jam ne atingis sian plenan kapablon: ĉar la plej humureca parto de tiu paĝo, absolute ne kuŝas en la vortludo, sed precize en la fakto ke ĝi aperas kiel serioza, ordinara paĝo. --Ssire 15:31, 6. Sep 2008 (UTC)
Ho jes, mi estas tre konvenciema ĉar mi konsideras Vikipedion enciklopedio kaj ne ŝercolibro. --Niko, 12:36, 7 Sep 2008 (UTC)
Se mi aĉetus ŝercolibron, mi verŝajne estus tre elrevigita se ĝi entenus nur unu aŭ du paĝojn ŝercajn el 103729...--Ssire 00:47, 7. Sep 2008 (UTC)

Mi aliĝas al Niko. Forigu la "artikolon". Vikipedio estas enciklopedio ke ne ŝercaĵo.--Ziko 15:24, 7. Sep 2008 (UTC)

La paĝo certe estu forigata el la artikola nomspaco. Eble ĝi povos esti konservata en la Vikipedia nomspaco, kaj povas esti ligo al ĝi el la paĝo Esperanto-humuro. Marcos 14:18, 9. Sep 2008 (UTC)
En la nuna formo, la antaŭaj riproĉoj ne plu validas. Se vi volas forigi ĝin, vi devas trovi aliajn argumentojn. --Ssire 15:13, 9. Sep 2008 (UTC)
Vi pravas, do mi ne plu klopodos forigi ĝin. Tamen, mi trovas viajn modifojn eble neneŭtralaj, kaj certe pasivagresemaj. Mi ne celas pliajn ŝanĝojn. Mi rezignas pri la tuta afero. --Niko, 17:44, 10 Sep 2008 (UTC)
Neniu estas perfekta, kaj mi tute akceptas la ideon ke mia aldono bezonas poluradon. Nur diru kie mia teksto estas modifinda (eĉ -enda)! --Ssire 18:18, 10. Sep 2008 (UTC) (Noto: mi ne komprenas "pasivagresema". La du nocioj ŝajnas al mi komplete kontraŭaj...)

Ne eblas simple forpreni la ŝablonon, vd. Vikipedio:Reguloj pri forigado.--Ziko 22:03, 10. Sep 2008 (UTC)