Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kaha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Mi estas en la vikipedia projekto ekde 2004, kaj verkis pli ol 500 artikoloj. Mi kutime skribas pli malpli kutime (dependas de universitata hejmverkado enda). Nun vere plaĉus al mi kandidatiĝi por administranta helpado en vikipedio.

Tiel, mi iel eble povos pli utili en tiu mojosa projekto kiu nomiĝas vikipedio.

amike,
--Alekĉjo 21:59, 15. Nov 2008 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Mi pensas, ke ni devas doni ŝancon al juna kaj agema persono. La suba diskuto iometa atakema min ĉagrenigas, precipe ĉar la "riproĉoj" alludas al agoj, kiuj datas el la komenca kontribufazo de Alekĉjo. Mi bone rememoras, ke mi en la aĝo de 20 jaroj mem ekcemple utiligis aktive la formon "ci" kaj aliajn iom strangajn formojn ne komprenante tiam, ke lingvo estas vivanta organismo, kiun indiviudo ne povas arbitre influi, se la komunumo tion ne akceptas. Simple jam la fakto, ke Alekĉjo nun pretas transpreni respondecon kaj ankaŭ la fakto, ke ni ja bezonas pliajn aktivajn helpantojn ankaŭ por administraj taskoj ja estas por mi klara signalo, ke li troviĝas en nova vivofazo. Mi forte kredas, ke homoj kapablas evolui kun taskoj kaj tion jam ofte spertis. DidiWeidmann 23:38, 16. Nov 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Vi hodiaŭ apenaŭ plukontribuas al Vikipedio. Vi certe devus iom reaktiviĝi antaŭ ol kandidatiĝi kiel administranto. Cetere, pluraj el viaj antaŭaj kontribuoj estis problemaj pro neneŭtraleco rilate al "Arpitanio". Mi memoras, ke mi devis korekti plurajn artikolojn pri francaj urboj, kiuj estis unue difinitaj kiel "arpitanaj" kaj nur duarange kiel "francaj" : vidu [1] por Saint-Etienne kaj eĉ pli absurde [2] por Liono, kies enkondukon vi ŝangis al "Liono (arp: Liyon [lijɔ̃], fr: Lyon [ljɔ̃]) estas unua urbo de Arpitanio laŭ nombro de loĝantoj kaj kultura centro." (!). Ankaŭ via vikipediista paĝo indikas, ke vi "loĝas en Liono, kiu troviĝas en Arpitanio". Ĉu ni vere volas doni administrantajn rajtojn al tiaj neneŭtralaj uzantoj ? Thomas Guibal 09:52, 16. Nov 2008 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas, ke Thomas Guibal pravas. --Tlustulimu 17:04, 16. Nov 2008 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Mi persone ege ne volus, ke administranto estu iĉisto (tiel prezentas sin la kanditato mem). Administrantoj estu modelaj uzantoj de la lingvo, sed ne eksperimentemuloj. Mevo 17:21, 16. Nov 2008 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne komprenas kial vi volas esti administranto. Ĉu vi povas klarigi? Yves Nevelsteen 17:47, 16. Nov 2008 (UTC)
  • Sindeteno:
  • Diskutoj:
Saluton, Alekĉjo. Estas ja interesa ideo, ke vi volas fariĝi plia administranto. Krome ni bezonas ĉiun helpanton. Sed mi ĵus vidis per speciala paĝo ([3]), ke vi en la tuta vikipedia projekto havas nur iom pli ol 1000 redaktojn. Ĉu vi pensas, ke tio sufiĉos por povi fariĝi administranto? - Krome mi rekomendas al vi, ke vi kunfandigu viajn diverslingvajn kontojn je "miaj preferoj" per la tiea ligilo "Prizorgi vian unuigitan konton". Tio tre plifaciligas la samtempan laboradon en diverslingvaj vikipedioj. Kore --Tlustulimu 22:33, 15. Nov 2008 (UTC)
Dankon. Mi zorgu pri tio.
Kiom da artikoloj estas devigaj por iĝi administranto?

--Alekĉjo 17:49, 16. Nov 2008 (UTC)


Saluton al ĉiuj. Mi tamen ŝatus defendi min. Tial mi respondas al vi:
  • Unue, kial mi ne estas neŭtrala? Ĉu pro la nura fakto ke mia kultura deveno ne estas franca. Nu, mi ja rekonas ke pli june mi estis iomete troagis pri tio (la tiamaj ŝanĝoj ne estas tiom nunecaj, ĉu ne?). Nun mi saĝiĝis pri tio: Arpitaneco nur estas kultura flanko de mi. Se en mia vikipediista paĝo, mi mencias ke mi estas el Arpitanio, tio nure signifas ke laŭ kultura vidpunkto, mi sentas min pli arpitana ol franca. Tio ne temas pri naciismo: mi mem estas sennaciisto. Plue, la arpitana elparolo de la urboj tamen estas iomete grava laŭ mi ĉar urbaj nomoj venas el la arpitana, kaj franca nomo nur estas tradukoj aŭ fonetikaj adaptiĝoj. Do tio ne vere temas pri neŭtraleco, kaj mi pensas ke povas esti interesa en la vikipediista teamo iu kiu zorgas pri lingvaj (kaj cerne ne naciaj) rajtoj de minoritataj lingvoj. Ĉu esperanto estas lingvo de respektemo aŭ lingvo kiu fajfas pri minoritataj lingvoj? Tiam mi ŝatus aldoni
  • Due, responde al Mevo, mi ja estas iĉisto, sed kiel vi povas legi en la artikoloj kiujn mi verkis, mi neniam uzis iĉismon por verki ilin, ĉar tio ne kongruas kun unueco de Esperanto. Tamen, mi subtenas tiun ismon ĉar mi pensas ke ĝi povas doni al Esperanto pli justan seksan ekvilibron. Sed mi ne planas uzi ĝin en oficialaj verkoj (kiel vikipedio interalie) ĉar mi volas modelan lingvon anstataŭ eksperimentateman. Tiam mi pensas ke estas vere domaĝa nur baziĝi je tiu ĉi kriterio por rifuzi mian kandidatiĝon.
Karaj samideanoj, por tiuj ĉi kialoj mi ŝatus ke vi rekonsideru viajn opiniojn pri mi. Eĉ se vi daŭre ne akceptas min en la administraro (pro nombro da artikoloj aŭ aliaj), mi vere ŝatus ke vi ne uzu la superajn kriteriojn (arpitaneco kaj iĉismo) kiel kontraŭargumentoj ĉar laŭ mi ili ne neŭtralas kiel kontraŭargumentoj...
Plue, mi promesas al vi ke ekde hodiaŭ mi pluigos mian verkadon en la vikipedio. --Alekĉjo 17:49, 16. Nov 2008 (UTC)
La ŝablono, kiun vi uzas en via vikipediista paĝo klare diras, ke vi "... emas uzi la sufikson -iĉ-...". Mi ne pridiskutos nun la necesecon de tiu ĉi sufikso en Esperanto, tamen estas fakto, ke ĝi ja ne estas oficiala, rekomendata kaj uzinda, almenaŭ en la vikipedio. Se vi volas, ke mi almenaŭ iom rekonsideru vin kiel ontan administranton, almenaŭ forigu tiun ŝablonon de via paĝo. Ĉi-okaze ne temas pri mia ĉikanemo al iuj viaj personaj preferoj; temas pri la stabileco de la lingvo kaj pri fidindeco de la vikipedio kiel tuto. Mevo 01:17, 21. Nov 2008 (UTC)
Respondo al Yves: mi ŝatas iĝi administranto ĉar mi vikipediumas ekde pli ol 4 jaroj kaj nun mi ŝatus helpi alimaniere...--Alekĉjo 18:55, 16. Nov 2008 (UTC)
Administranto estu neŭtrala en siaj agoj. Artikoloj estu neŭtralaj. Vikipediistoj rajtas havi opinion (kaj eĉ sciigi ĝin). Ĉu sciigo de propra opinio estu obstaklo por fariĝi administranto? La grava afero estas ne misuzi administrajn rajtojn por provi trudi apartan vidpunkton. Administranto estu modela kontribuanto kiu pli ol ordinaraj kontribuantoj zorgu respekti kaj respektigi komunajn konsentitajn regulojn.
Ĉu estu minimuma nombro da redaktoj por fariĝi administranto ? Laŭ mi por fariĝi administranto precipe necesas la sindevigo partopreni en administraj taskoj (forigado, protekto, ks) kaj redaktado de protektitaj paĝoj (kiuj ĝenerale estas gravaj por la projekto). Administra statuso unuavice donas devon esti atentema kontribuanto kiu kontrolu fuŝaĵojn kaj protektu la projekton kontraŭ fuŝuloj. La demando estas ĉu Kaha planas partopreni tiujn taskojn. Plia aktiva administranto estas bonvena. Arno Lagrange @ 22:32, 16. Nov 2008 (UTC)
Nun estas la 20-a de novembro vespere, ekde jam kvar tagoj neniu plu aŭdacas komenti ĉi tie. Alekĉjo respondis al la kontraŭuloj - neniu el la kontraŭuloj reagis al tio. Ĉu do la kontraŭuloj akceptas la argumentojn de Alekĉjo, Didi kaj Arno?--Lu 23:15, 20. Nov 2008 (UTC)
Mi fakte atendas klaran respondon de Alekĉjo al la demando : "kiel li planas partopreni en administraj taskoj" antaŭ ol esprimi ĉu mi voĉdonu por aŭ kontraŭ. Arno Lagrange @ 23:27, 20. Nov 2008 (UTC)
Mi ĝojas (kvankam singardeme) pri la aserto de Kaha, laŭ kiu li fariĝis iom malpli fervora pri arpitaneco. Mi tamen ne ŝanĝos mian voĉdonon, ĉar liaj kontribuoj simple restas tro maloftaj por kandidatiĝi kiel administranto. Ni vidu dum kelkaj monatoj, se la kandidato daŭre plenumas sian novan promeson verki 10 artikolojn ĉiusemajne. Bonvolu Kaha tamen atenti, ke la verkado de novaj artikoloj cele nur al administrantiĝo estus miaopinie stranga motivo por kontribui al Vikipedio. Alivorte mi esperas, ke lia nova aktiveco ĉi tie rezultas el sincera intereso por la projekto kaj ne nur el ia "politika kampanjo". (Arno cetere pravas, ke la motivoj de Kaha restas ĝis nun sufiĉe neprecizaj) Thomas Guibal 08:05, 21. Nov 2008 (UTC)
La ideo de Thomas prokrasti la decidon je kelkaj monatoj plaĉas al mi. Dume eble ankaŭ la demandoj de Arno kaj Yves trovos respondon.--Lu 17:47, 21. Nov 2008 (UTC)
  • Rezulto:

Decido prokrastita. Kaha denove kandidatiĝu post kelkaj monatoj : li pripensu kion li povus kroman alporti estunte administranto. Per sia konstanta agado li konvinkos la aliajn pri sia seriozeco. Arno Lagrange @ 21:24, 3. Dec 2008 (UTC)