Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/17

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eritrocitoj infektitaj de Plasmodium vivax

Malariomarĉofebro estas moskito-transdonita infekta malsano de homoj kaj aliaj bestoj, kaŭzataj de parazitaj protozooj (grupo de unu-ĉelaj mikroorganismoj), kiuj apartenas al la genro plasmodio. Malario kaŭzas simptomojn kiuj tipe inkluzivas febron, lacecon, vomadon, kaj kapdoloron. En severaj kazoj, ĝi povas kaŭzi ikteron, konvulsion, aŭ morton. Simptomoj plej ofte komencas inter dek kaj dek kvin tagoj post pikiĝo. Sen ĝusta kuracado, homoj povas remalsaniĝi post pluraj monatoj. Ĉe tiuj, kiuj lastatempe travivis infektiĝon, reinfektiĝo plej ofte kaŭzas malpli fortajn simptomojn. Ĉi tiu parta rezistemeco malaperas dum monatoj aŭ jaroj se la homo ne daŭre kontaktas malarion.

La malsanon plej ofte transdonas infektita ina Anofelesa moskito (kulo). La moskito-piko metas la parazitojn de la salivo de la moskito en la sangon de homo. La parazitoj vojaĝas al la hepato, kie ili maturiĝas kaj reproduktiĝas. Kvin specioj de Plasmodium povas infekti homojn, kaj per homoj povas disvastiĝi. La plimulto da mortoj kaŭziĝas de P. falciparum, ĉar P. vivax, P. ovale, kaj P. malariae ĝenerale kaŭzas pli mildan formon de malario. La specio P. knowlesi malofte kaŭzas malsanon ĉe homoj. Malario tipe diagnoziĝas per mikroskopa ekzameno de sango per sango-tavoloj, aŭ per rapidaj diagnozaj ekzamenoj surbaze de antigenoj. Rimedoj, kiuj utilas la polimerazan ĉen-reakcion por detekti la DNA-on de la parazito, disvolviĝis, sed ne vaste utiliĝas en lokoj kie malario estas ofta, pro ilia kosto kaj malsimpleco.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn - Birdumo - Tiranosaŭro