Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (2022-09)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 30 septembro 2022 12:05
Artikolo
Shayan Javadi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alia uzanto: "trivial sources, and too soon to have its own article on wikipedia"
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:42, 24 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, kontraŭoj haveblis, poroj ne. RG72 (diskuto) 09:16, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
tendence Kontraŭ Kontraŭ: La juĝo ke la fontoj ĉiuj "trivialas" kaj ankaŭ la opinio ke estus "too soon to have its own article on wikipedia" ambaŭ aspektas tre subjektivaj. Kien alvenus la esperantlingva vikipedio, se iuj neesperantistoj metas postulojn pri tujforigo al iuj biografioj kun sola argumentado ke estus "too soon to have an article on wikipedia"? Ĉu iu volus serioze postuli anglalingve peti permeson de (ĉ)iuj tujforigantoj ie en la mondo, ke ili juĝu kiam venis la bona tempo kiam permeseblas ekkrei tekston en Vikipedio??? La fontoj parte ŝajnas esti intervujoj el iaspeca osetlingva televido, tio jam estas indiko ke ne temas entute pri fikciulo, ĉar krei falsan televidan intervujon nur por aperigi artikolan ĝermon en la esperantlingva vikipedio estus freneze tro granda peno. Sed kompreneble malfacilas prijuĝi la fontojn, se oni ne parolas la osetan, aŭ almenaŭ la persan. Tial mi proponas peti nian fidindan uzanton Amikeco, kiu komprenas la osetan, esplori kaj prijuĝi la paĝon kaj la fontojn, kaj mi fidus lian juĝon. Amikeco, do Slavik Ivanov, antaŭ du semajnoj lastfoje redaktis en vikipedio, tial mi juĝas konvene lasi al li du semajnojn da tempo por esprimi sian opinion, kaj proponas ŝovi la limdaton de fino de aŭgusto al fino de septembro. Flanke mi en la artikolo metis noton, ke pri la aserto ke la temulo estus esperantisto mi ŝatus vidi iaspecan referencon (plej bone esperantlingvan). ThomasPusch (diskuto) 11:05, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la invito, mi komentos pli sube. Slavik IVANOV (diskuto)
Kontraŭ Kontraŭ: Se ni ĉiam sekvus la alilingvanajn proponojn pri forigo de artikoloj pri verkistoj de malgrandaj literaturoj (ĉikaze oseta), iam nur restus la verkistoj de la grandaj literaturoj kaj la mondo fariĝus malpli varia kaj bunta. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo priskribas tradukiston, kiu jam faris tradukojn de kelkaj osetaj verkistoj en la persan lingvon. Do, ne estas "tro frue" por mencii tion en la artikolo. Ĉu tradukistoj de beletro inter la oseta kaj la persa estas indaj je priskribo en Esperanta Vikipedio, mi ne certas; en multaj versioj de Vikipedio oni forigus tian biografion, sed mi esperus, ke ĉi tie la komunumo ne estas same forigema. La ligiloj el la artikolo estas plej seriozaj, interalie televida raportaĵo de la plej eminenta el la tri osetlingvaj televid-kanaloj: la raportaĵo ne nur mencias s-ron Ĝavadi, sed fakte estas dediĉita al lia agado, la tuta programero estas pri li kaj lia tradukado. Inter la ligiloj estas unu al instagramo, tamen estas instagramo de Anĵela (Anĝela) Kudzojeva, eminenta moderna esploristo de la oseta lingvo kaj fakultatestro de la fakultato pri oseta filologio en Vladikavkaz, do estas fonto kaj "triviala" (ĉar estas instagramo), kaj tre bona (ĉar estas persona afiŝejo de fakulo pri la afero). La fona fakto estas rimarkebla renaskiĝo de intereso al oseta lingvo kaj kulturo en Irano kaj, reciproke, en Osetio al la persa lingvo kaj kulturo, aperas novaj tradukoj, funkcias novaj translimaj asocioj, okazas kunvenoj de sciencistoj. Slavik IVANOV (diskuto) 20:36, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 09:07, 13 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 31 aŭgusto 2022 12:48
Artikolo
Kolya Funk (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alia uzanto: "Cross-wiki spam"
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:43, 24 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poro haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 13:11, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mankas fontoj, referencoj kaj la menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 14:45, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 septembro 2022 9:29
Artikolo
Sad Person (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto markis ĝin kiel spamaĵon. RG72 (diskuto) 09:49, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:49, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 11:04, 7 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mankas fontoj kaj la menciindeco estas duba, precipe ĉar eĉ intervikioj ne ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 13:13, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 septembro 2022 9:06
Artikolo
Yuichi Yoshimoto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto: "Cross-wiki spammer's creation. Fictitious footballer." RG72 (diskuto) 09:51, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:51, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estas kontraŭoj kaj la limdato pasis. Do, la artikolo restu. --Tlustulimu (diskuto) 17:39, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ni riskas invadon de tutvikia forigado fare de iu ekster Vikipedio eble kontraŭ la interesoj de Vikipedio. Ekzemple ĉikaze la japana artikolo registras lin kiel vera futbalisto, dum tiu tutvikia averto parolas pri fikcia futbalisto. Eble japano povus klarigi prie, sed kial ni devas obei ŝafe anglalingvan snajperon? Mi memorigas, ke Vikipedio iam ricevis centojn da artikoloj pri futbalistoj en japanaj teamoj. Ni ne bezonas nun forigi ilin. Ĉiuoakze pliampleksigi ilin. La kriterioj de iu patrolanto ie en la vikipedia mondo ne devas esti nepre la kriterioj de nia Vikipedio.--kani (diskuto) 11:55, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias kun Kani. Se la japana vikipedio indikas lin kiel reala, kaj iu angle skribanta turko (vidu la historion de la teksto) opinias aliel, tio estas indiko esti atenta, averto, sed neniu pruvo ke la turko pravas. ThomasPusch (diskuto) 10:27, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto komunumo de Salvadoro[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 septembro 2022 15:49
Artikolo
Ŝablono:Informkesto komunumo de Salvadoro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen tre malofte uzata ŝablono, kiu certe facile estas anstataŭebla per la kutima {{informkesto urbo}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:58, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 13:09, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi intertempe anstataŭigis la ŝablonon en ĉiuj kvar artikoloj per la pli kutima {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Arbitraciulo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:21, 5 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
laŭ propono
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 14 septembro 2022 11:23
Artikolo
Listo de biografioj - Ŭ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto: por tio sufiĉas kategorioj
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:06, 7 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, unueca aprobo ne venis. RG72 (diskuto) 05:32, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Necesas jam decidi ion pri tiu afero. RG72 (diskuto) 06:04, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Artikolon Akiko Ŭusink-Nagata eblas alinomi al "Akiko Wusink-Nagata" aŭ "Akiko Vusink-Nagata aŭ "Akiko Usink-Nagata". Eblas forigi aŭ nur la liston "Ŭ" kun pravigo ke neniu vorto komenciĝas per "Ŭ", aŭ forigi ĉiujn ("Listo de biografioj - A", ...) kun pravigo ke kategorio sufiĉas. Taylor 49 (diskuto) 15:18, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne komprenas pri kio temas la forigopropono. Ĉu forigi nur la artikolon Listo de biografioj - Ŭ? Kial limigi tiel la forigon, ĉar mi vidas ĉiujn artikolojn de la tipo "Listo de biografioj" tute same forigendaj? La sola escepteco de la Ŭ-listo estas ĝia mallongeco, ĉar nomoj kun Ŭ-komenco estas maloftegaj. Akiko Ŭusink-Nagata tamen mem uzis tian literumon en sia Esperanta agado, do ne decas ĝin ŝanĝi pro gramatikaj motivoj. Ŝia nomo Nederlande estis Woessink-Nagata (ne Wusink aŭ Vusink). Sed antaŭ ĉio: kion servas la listoj, ekz. Listo de biografioj - K? Estas simple listoj de Vikipediaj artikoloj pri homoj, kaj tiujn oni ne klasu kiel biografiojn. Oni forigu ĉiujn similajn listojn aŭ ŝanĝu la nomojn de la listoj al "Listo de artikoloj pri homoj". Sed efektive, tiajn listojn neniu bezonas. --Surfo 16:20, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 20 septembro 2022 9:44
Artikolo
S. Nick Barua (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajna propagando fare de anonimulo pri negocisto. Ekzistas korespondaĵo nek en japana nek en angla. Krome la artikolo estas iom fuŝa kaj laŭ mia memoro jam oni forigis ĝin iam.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:11, 13 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 13:27, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi memoras ĝuste, Kani. Sed ĉe la antaŭa forigo la titolo estis iomete alia. Supozeble la kreinto simple provis subfosi la protekton de la titolo "Nick Barua" kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 13 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 13 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun ĝi ekzistas en neniu alia lingvo.--kani (diskuto) 10:32, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Bremen high school[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 23 septembro 2022 15:00
Artikolo
Bremen high school (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen tro malgranda artikolo kun alilingva titolo, sen intervikioj, sen fontoj kaj sen referencoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:04, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj, la artikolo ne estis plibonigita kaj la limdato jam pasis, mi ĵus plenumis la proponon je forigo. --Tlustulimu (diskuto) 14:40, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome mi havas la impreson, ke la kreinto eĉ miksas la usonan ŝtaton "Georgio" kun "Kartvelio". --Tlustulimu (diskuto) 15:04, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 10:30, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:36, 22 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto komunumo de Hungario[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 27 septembro 2022 15:39
Artikolo
Ŝablono:Informkesto komunumo de Hungario (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ekde nun ne plu uzata malnova ŝablono, kiu estis facile anstataŭebla per {{informkesto urbo}} kaj ĝia alidirektilo {{informkesto vilaĝo}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 13:26, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas tro da laboro por la malmultaj uzantoj, kiuj lastatempe okupiĝadas pri ŝablonoj, aldonadi novajn trajtojn al ĉiuj ŝablonoj. Krome la ĝeneralaj ŝablonoj jam enhavas la deziratajn trajtojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:36, 22 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉe ŝablono ankaŭ la aparta paĝo de la dokumentado devus esti forigata, ĉar ĝi sen la ŝablono fariĝis superflua kaj tieaj ekzemploj ne plu funkcias. Tial mi ĵus eĉ forigis la dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 13:41, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]