Villalba de Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Villalba de Duero estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono (Hispanio), distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Estas atingebla tra la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.

Villalba de Duero - Strato El Rollo


Ekonomio

La ĉefa ekonomia bazo estas la agrikulturo kaj la bovbredado. La plimulto dediĉas sin al tiuj laboroj. Tamen ne estas la ununura okupo de la loĝantaro. 12 familioj havas siajn proprajn industriojn en la vilaĝo kaj konsiderinda nombro de viroj laboras en la fabrikejoj de Aranda.


Villalba de Duero - Pejzaĝo de Duero

Demografio

Ĝi havas 652 enloĝantojn (Nacia Statistika Instituto de Hispanio 2007).

Demografia evoluo
1842 1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001
386 673 654 560 634 628 554 487 472 544 599 562 645 606 497 409 620

En 1887 estis 187 hejmoj, kvanto superigita en 2001, kiu atingas 205.

Historio

Villalba de Duero - Tradicia arkitekturo

La 12an de januaro 1639 estas konvertita en vilaĝo, kio sendependigis ĝin de Aranda, dum la regado de Filipo la 4-a.

Politiko

En labalotado de majo 2007 konkuris kvar kantidataĵoj, kun la sekvaj rezultoj:

Partio Kandidato Votoj Konsilistoj
Partido Popular Jesús Sanz de Pablo 191 3
Agrupación Independiente Villalba de Duero Luisa de Domingo Hortigüela 97 2
Tierra Comunera Roberto Cuadillero del Cura 88 1
Solución Independiente Luis Alberto Rasero 48 1
Villalba de Duero - Preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj