Villamayor de los Montes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamayor de los Montes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09339
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 3° 46′ U (mapo)42.105555555556-3.7661111111111Koordinatoj: 42° 6′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 40,71 km² (4 071 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamayor de los Montes (Provinco Burgoso)
Villamayor de los Montes (Provinco Burgoso)
DEC
Villamayor de los Montes
Villamayor de los Montes
Situo de Villamayor de los Montes
Villamayor de los Montes (Hispanio)
Villamayor de los Montes (Hispanio)
DEC
Villamayor de los Montes
Villamayor de los Montes
Situo de Villamayor de los Montes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamayor de los Montes [+]
vdr

Villamayor de los Montes estas municipo de Hispanio en la sudokcidento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas areon de 40,71 km² kun 155 enloĝantoj (2021). La loknomo Villamayor de los Montes estas komprenebla kiel Plejgranda Urbeto de la Montoj.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.

Ĝi limas kun Villaverde del Monte, Madrigalejo del Monte, Zael, Torrecilla del Monte, Lerma kaj Villalmanzo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia situo
1991 1996 2001 2004
301 268 243 224

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Santa María la Real.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En tiu epoko aliĝis proksimaj domaroj kiel Zorita, Santa María, San Andrés de Nava, San Bartolomé de Valzalamio, Santa María de Valzalamio kaj Villahizán. Tiu etenda teritorio restis kontrolita de la povega familio de la grafo Fernán González. Meze de la 10-a jarcento, Mumadonna, patrino de la grafo de Kastilio, donis ĝin al la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo. El la 11-a jarcento estiĝis Monaĥejo Santa María la Real.

Villamayor iĝis loko de behetría (kio signifis, ke ili rajtis elekti senjoron), en la komunumo Merindad menor de Can de Muñó.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Paĝo de Villamayor de los Montes Arkivigite je 2012-03-30 per la retarkivo Wayback Machine