Vilma Medgyaszay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEDGYASZAY Vilma [pr. medjasai], Stand estis hungara aktorino naskiĝinta en Arad la 3-an de majo 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aprilo 1972.

Ŝia kariero

Vilma Medgyaszay debutis en 1903 en la trupo de Ignác Krecsányi en Buda. En 1904 dungis ŝin la Teatro Király. Ŝi ludis en la Magyar Színház, en la Fővárosi Operettszínház, en la Nemzeti Színház, sed ŝia vera speco estis la kanzono. En 1907 dungis ŝin Endre Nagy al la Modern Színpad Cabaret. Ekde 1913 ŝi estris la Modern Színpad du jarojn sub nomo Medgyaszay Kabaré. En 1918 ŝi fondis memstaran teatron en Placo Eskü. Post 1945 ŝi estis ano por jaroj de la Vidám Színpad.

El ŝiaj roloj

  • Iluska (Kacsóh: János vitéz);
  • Raady Melinda (Szomory: Szabóky Zsigmond Rafael);
  • Lenke (HeltaiMolnár: Madár Matyi);
  • Tisztelt nagysád (Szép: Kávécsarnok);

El ŝiaj filmoj

  • Barátságos arcot kérek (1936);
  • Péntek Rézi (1938);
  • Háry János (1941);
  • Nemes Rózsa (1943);

Premioj

  • Kossuth-premio (1958);
  • Eminenta artisto (1954).

Fontoj

  • Magyar Színházművészeti Lexikon