Vilmos Misángyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilmos Misángyi [vilmoŝ miŝAndji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Misángyi Vilmos estis hungara inĝeniero, profesoro.

Vilmos Misángyi [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1880 en Pécs. Li mortis la 19-an de aprilo 1948 en Teisbach.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Misángyi akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1903. Post la diplomo ĝis 1924 li havis postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li doktoriĝis en 1907. Inter 1916 kaj 1920 li instruis en komercista (alt?)lernejo. Ekde 1924 li instruis en la menciita universitato, kie li estis rektoro en la lernojaro 1944. Kune kun iom da studentoj li rifuĝis al Sopron de la Ruĝa Armeo, poste al la Germana Regno. Li instruis ankaŭ tie. Li volis translokigi la plenan universitaton al Germana Regno, sed multe da profesoroj kaj studentoj kontraŭstaris.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A maradó alakváltozásokról (1907)
  • Rapport entre les déformationspermanentes produites par traction et par compression (1909)
  • Lisztfeldolgozó iparunk fejlesztésének tanulmányozása (1910) - premiita kontribuo
  • The differenees between the déformations of though and of plastic materials (1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.