Krampo (fiksilo)
El Vikipedio
(Alidirektita el Vinkto)
Krampo, vinkto aŭ agrafo estas U-forma metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo. La krampo ligas inter du aŭ plurajn paperfoliojn aŭ similajn.
Necesas krampilo por ligi la foliojn. Kelkaj krampiloj ebligas ankaŭ fikson de folioj survanden, surmuren aŭ sur specialajn afiŝtabulojn.
Ekzistas malkrampiloj por malfiksi krampojn, sed postrestos du truoj en ĉiu folio.
Specialaj krampoj kaj krampiloj ekzistas por
- fabriki kestojn el kartono aŭ ligno
- uzo en konstruado
- kunligi randojn de vundo