Virina Futbala Mondpokalo 2003
style="text-align: center; padding: 0.2em; background-color: Ŝablono:Informkesto kanto/koloro;" colspan="2" class="kaplinio futbalo" | Virina Futbala Mondpokalo 2003 | |
---|---|
Dosiero:Germany vs Canada in Dresden (pic14).JPG | |
angle | FIFA Women's World Cup 2003 |
organizanto | FIFA |
organizata en | Usono |
teamoj | 16 |
ĉampiono | Germanio |
dua pozicio | Svedio |
rekorda futbalistino | plej bona futbalistino kaj |
La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2003, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la kvara tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 20-a de septembro kaj la 12-a de oktobro 2003, kiel la antaŭa turniro denove en pluraj urboj de Usono: Origine la evento estis planata okazi en Ĉinio, sed la tiea epidemio de netipa pneŭmonio (SARS) kaŭzis translokigon al Usono. Laŭ la regularo rajtas partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 98 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la Germana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Svedio kaj la trian tiu de Usono.