Virtuala jutubisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virtuala jutubisto
okupo
Informoj
Originala nomo バーチャルユーチューバー
vdr

Virtuala jutubisto (バーチャルユーチューバー bācharu yūchūbā?), aŭ VTuber (ブイチューバー buichūbā?) estas enreta artisto, tipe japanlingva jutubisto kaj/aŭ tujelsendfluisto, kiu estas reprezentata de (kutime animeo-inspirita) diĝita avataro produktita per komputilaj grafikaĵoj kiel Live2D.

La 13-an de junio 2011, Briti-loĝanta japana videoblogisto Ami Yamato alŝutis sian unuan filmeton, kiu prezentis animacian, virtualan avataron parolantan al la kamerao. En 2015, Mattel komencis alŝuti filmetojn de Pupo Barbie kiel adoleska videoblogisto al YouTube.[1][2] Tiam, en fino de 2016, Kizuna AI, konsiderata kiel la unua VTuber, faris sian debuton ĉe YouTube, ne nur uzante la terminon "Virtuala YouTuber" por la unua fojo sed kreante kaj popularigante ĝin. Dublita de Nozomi Kasuga, Kizuna AI kreis senton de "vera intimo" kun fervoruloj dum ŝi estis respondema al iliaj demandoj.[3] Post dek monatoj, ŝi havis pli ol du milionojn da abonantoj kaj poste fariĝis kultura ambasadoro por la Japania Nacia Turisma Organizo. La subita populareco de AI incitis VTuber-an tendencon; post du kaj duono da monatoj, la nombro de aktivaj VTuber-oj pligrandiĝis duoble, nome de 2000 al 4000. De ĉi tiuj, Kaguya Luna kaj Mirai Akari sekvis AI kiel la due kaj trie plej popularaj VTuber-oj, kun 750 000 kaj 625 000 abonantoj respektive. Nekomiya Hinata, alia frua VTuber, akiris sekvantaron de 500 000 en ses monatoj.[4] En oktobro 2018, la apero de Kizuna AI sur NHKa spektaĵo intervjuanta japanajn ricevintojn de la Nobel-premio incitis polemikon koncerne al la prezentado de virinoj en japana kulturo.[5]

Taksado kaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

VTuber-oj estas respondecaj je aro da eksperimentoj kaj iliaj aktivecoj inkluzivas komunikadon, videoludadon, kantadon kaj dancadon. Ili specialiĝas je produktado de originalaj kantoj kaj havas fortajn ligojn al muziko. Pluraj firmaoj ankaŭ kreas ligojn inter VTuber-oj kaj la muzika industrio per fondado de muzikeldonejo, tenanta tujajn VR-koncertojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]