Vital Lehodey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vital Lehodey
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1857 (1857-12-17)
en Hambye
Morto 6-an de majo 1948 (1948-05-06) (90-jaraĝa)
en Bricquebec
Lingvoj franca
Okupo
Okupo katolika teologo • monaĥo • teologo • pastro
vdr

Vital LEHODEY (naskiĝinta la 17-an de decembro 1857 en Hambye, mortinta la 6-an de majo 1948 en Bricquebec) estis franca trapisto, abato kaj mistikulo.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Alcime-Jude Lehodey frekventis la porpastran seminarion de Coutances kaj ricevis la ordinacion en 1880. Ekde 1881 li deĵoris kiel kapelano je Tessy-sur-Vire kaj Granville. En 1890 li eniris la monaĥejon de Bricquebe kaj akceptis la ordenan nomon Vital (laŭ Vital de Savigny). Ekde 1892 li estis prioro kaj ekde 1893 konventestro. Inter 1895 kaj 1929 li abatis.

Kiel abato li ege engaĝiĝis pri kelkaj klostroj en Ĉinio kaj Japanio estantaj sub la respondeco de Bricquebe (Monaĥejo de Konsolado/Ĉefepiskopujo Pekino); Phare-monaĥejo en Hokuto/Subgubernio Oŝima; Tenshien-klostro en Hakodate).

El siaj personaj mistikaj renkontroj kun infano Jesuo (ekde 1895) estiĝis libroj tradukitaj en plurajn lingvojn (ankaŭ en la japanan) kaj ĝuantaj plurajn eldonojn ĝis la nuntempo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Voies de l'Oraison mentale, Paris, Gabalda, 1906; Lecoffre, 10. Auflage, 1934.
    • (angle) The ways of mental prayer, Dublin, Gill, 1912, zuletzt 1982.
    • (itale) Le vie dell'orazione mentale, Turin, Marietti, 1932.
    • (nederlande) De wegen van het inwendig gebed, Westmalle, Abtei, 1934.
  • Directoire spirituel à l'usage des cisterciens réformés ou de la Stricte Observance, Bricquebec 1910, 1931.
  • Le saint abandon, Paris, Gabalda, 1919 (kun multaj eldonoj); lastpasinte eldonis Michel Niaussat (enkondukis René Bompain, biografie komentis Bruno Brard), Perpignan, Artège, 2014.
    • (hispane) El santo abandono, Barcelona, Casals, 1926.
    • (nederlande) De heilige overgave, Westmalle 1932.
    • (angle) Holy abandonment, Dublin, Gill, 1934.
    • (itale) Il santo abbandono, Florenco, Fiorentina, 1945.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irénée Vallery-Radot: La mission de Dom Vital Lehodey, Paris, Cerf, 1956 (krome en la angla, holanda kaj japana).
  • Marie-Bruno Brard: Dom Vital Lehodey. Abbé de Notre-Dame de Bricquebec. 1857–1948, Paris, Gabalda, 1973.
  • Michel Niaussat: Frère Vital ou Le triomphe de la grâce. Suivi de Autobiographie originale de dom Vital Lehodey, Paris, Desclée de Brouwer, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]