Vito Markovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vito Markovo
Persona informo
vdr

Vito MARKOVO, oficiale Mikael Vito Markov, (5a de februaro 1987, Orseo, Francio) estas franca esperantisto. Profesie li estas movoflegisto (fizioterapio).

Li estas denaskulo (esperantistiĝo je 1998), en familio de esperantistoj. Li estas filo de esperantistaj gepatroj Ansofi kaj Vjeko Markov, nepo de Petro Levi, kaj frato de Vinko Markovo.

Li estas membro de SAT kaj membris en diversaj instancaj postenoj, ekzemple en SAT-EFK. Aparte li nuntempe aktivas en la Vegetara Sekcio de SAT, kun preciza aktivulado por veganismo kaj kontraŭspeciismo. Li aktivis ankaŭ en SAT-Amikaro kaj publikigis per artikoloj en la organoj de tiuj asocioj, ekzemple en Sennaciulo, kaj precize li estis ĉefredaktanto de La Sago. Li aktivis por la esperantistaj kulturcentroj Kvinpetalo kaj Kastelo Greziljono.

Kunlaborado por publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris diversnivele por diversaj publikaĵoj, inter kiuj menciindas jenaj: