Vizejdia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vizejdia [vizeĵdia] (hungare: Vizesd, germane: Wiseschdia) estas vilaĝo en Rumanio sude de Sânnicolau Mare. En 1910 ĝi havis 893 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 302 (rumanoj, 6,3% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1424. Dum la 16-18 jarcentoj ĝi senpopoloiĝis kaj oni koloniigis post 1786 hungarojn, bulgarojn, germanojn kaj serbojn. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al Lovrin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]