Vladas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vladas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo. Temas pri mallongigo de la litova nomo Vladislovas, litovigo de la okcidentslavaj personaj nomoj Wladisław pole respektive Vladislav ĉeĥe. Tamen atentigindas ke en nuntempa Litovio la formo Vladislovas estas kompare tre malofta, dum Vladas estas nomo populara almenaŭ ĝis la 1970-aj jaroj kaj ankoraŭ nun frekvente uzata[1][2].

La popularecon de tiu slava nomo inter ne-slavaj litovoj kaŭzas la rememoro pri la historia litova grandduko Jogaila, kiu en 1386 iĝis reĝo de Pollando kaj tiuokaze diplomatie alprenis la slavan nomon Władysław II Jagiełło, pro kio li en esperantlingvaj tekstoj pri la historio de Pollando nomatas Vladislavo la 2-a aŭ iom simpligite Ladislao la 2-a.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Vladas Garastas (naskiĝis en 1932), korbopilka trejnisto kaj funkciulo
  • Vladas Gefenas (naskiĝis en 1955), litova ŝakludisto
  • Vladas Jakubėnas (1903–1976), litova komponisto, pedagogo kaj muzika kritikisto
  • Vladas Mikėnas (1910–1992), litova ŝakludisto
  • Vladas Mironas (1880–1953), litova katolika pastro kaj politikisto
  • Vladas Pavilonis (1932–2003), litova juristo kaj juĝisto en la konstitucia juĝejo de Litovio
  • Vladas Stašinskas (1874–1944), litova politikisto kaj advokato
  • Algimantas Vladas Stasiukynas (naskiĝis en 1944), litova manaĝero kaj politikisto
  • Vladas Butkus (vivjaroj nekonataj), litova instruisto kaj historia esperantisto aktiva ekde la jaro 1920

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 382
  2. Vladas en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de