Vladas Butkus
El Vikipedio
Vladas Butkus, litovo, estis gimnazia instruisto, kiu iĝis esperantisto en 1920. Laŭ la stato de la jaro 1934 li estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Esperanto-Societo. Krome li gvidis kursojn kaj estis kunlaboranto de kelkaj gazetoj, ekzemple inter 1935 kaj printempo 1937 de "Litova Stelo".