Vorotan (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vorotan (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 178 km
Fluo
Geografio
Landoj Armenio
Regionoj Sjuniko
vdr
Rivero Vorotan en Armenio

Vorotan (armene: Որոտան , azere: Bazarçay) estas rivero en Transkaŭkazio, maldekstra alfluanto de la rivero Araks. La plejparto de la rivero kuras en la norda parto de sud-armena provinco Sjuniko, (119 km en ĝenerale sudorienta direkto) tra Armenio kaj poste 59 km tra Montara Karabaĥo, la memproklamita respubliko disputita inter Armenio kaj Azerbajĝano, ĉe la limo kun Irano. La rivero fluas plejparte tra montara lando kaj en pluraj lokoj tra profundaj kanjonoj. La urboj Sisian kaj Kubatli situas laŭ ĝia trairo. Dum la soveta periodo, tri rezervejoj de akvoenergiaj stacioj estis konstruitaj en ĝi.

Provante la pliiĝon de la akvokvanto de la lago Sevan, estis konstruita 22-km tunelo por preni akvon de la rivero Vorotan ĝis la lago. Komencinte en la 1980-aj jaroj, la laboro devis esti ĉesigita en 1988, kiam nur 18 km estis kompletigita, pro la armita konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio pro la regiono Montara Karabaĥo. La armena registaro fine kompletigis la Vorotan-tunelon en 2003, sed akvo ankoraŭ ne komencis flui en la lagon.