Vyklice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyklice
germane: Wiklitz
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Vyklice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Chabařovice
Historia regiono Bohemio
Situo Vyklice
 - alteco 160 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 23″ N 13° 56′ 08″ O / 50.65639 °N, 13.93556 °O / 50.65639; 13.93556 (mapo)
Katastro 4,20 km² (420 ha) Vyklice
Baseno Mosta baseno
Unua skribmencio 1239
 - pereo 1982
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Vyklice (germane Wiklitz) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Chabařovice en distrikto Ústí nad Labem. Ĝi troviĝis proksimume 2 km sude de Chabařovice.

Vyklice situis en katastra teritorio Vyklice kun areo 4,20 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1239.

La teritorio de la eksa Vyklice hodiaŭ situas sur fundo de okcidenta parto de lago Milada, kiu estiĝis pro inundigo de brunkarba subĉiela minejo Chabařovice. En la jaro 1982 Vyklice estis likvidita pro minado de karbo.

En la jaroj 2000–2010 ekzistis klopodoj renovigi la pereintan vilaĝon. La klopodo renovigi la pereintan vilaĝon estis verŝajne "sepultita" pro decido de ofico Báňský úřad, kiam parceloj, sur kiun Nové Vyklice devis situi, ne eblis uzi por konstruado, ĉar estas sub ili ŝtata rezervo de karbo. La eksaj loĝantoj de Vyklice jam tiam rezignis pri la klopodo renovigi la vilaĝon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantoj kaj domoj.
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 481 914 1 027 1 610 1 907 1 770 2 134 1 344 1 211 1 097 882 . . 9
Domoj 56 79 88 111 129 132 186 226 205 197 174 . . .