WWT London Wetland Centre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WWT London Wetland Centre (Londona Humideja Centro WWT) estas rezervejo de humidejo administrata de Wildfowl and Wetlands Trust ĉe la areo de Barnes de Richmond upon Thames, ĉe Barn Elms. La loko estas formata de kvar neuzataj Viktoriaj rezervejoj metitaj en meandro de Tamizo.

La centro unuafoje malfermiĝis en 2000, kaj en 2002 ĝi estis agnoskata kiel Speciala Scienca Interesejo laŭ la nomo de Barn Elms Wetland Centre.[1]

La centro okupas pli da 40 hektaroj de tero kiu estis iam okupata de kelkaj malgrandaj rezervejoj. Tiuj estis konvertitaj en ampleksa gamo de humidejaj tipoj kaj habitatoj antaŭ la malfermo de la centro en Majo 2000. Ĝi estis la unua projekto en urba areo de tiu tipo en Granda Britio.

Multaj birdoj kiuj havas nun hejmon en la Centro ne povas troviĝi ie plie en Londono, kaj estas nacie gravaj nombroj de knaranasoj kaj de kuleranasoj. Aliaj naturaj birdoj estas la Granda botaŭro, la Pintvostanaso, la Vanelo, la Akvoralo, la Kolumpapago, la Nizo, la Bordhirundo, la Alciono, la Malgranda grebo kaj la Tufgrebo.

Tie okazas regulaj kursoj kaj eventoj koncerned kun la konservado de la Britaj humidejaj animaloj, kaj aperis en televidprogramo de la BBC nome Seven Natural Wonders en 2005 kiel unu el la mirindaĵoj de la Londona areo, kun fokuso al la psitako de la regiono, en epizodo prezentata de Bill Oddie.

Bildaro

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Natural England, Barn Elms Wetland Centre Citation