Waltham (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waltham ĉe la rivero Charles

Waltham estas urbo en Masaĉuseco, Usono. Ĝi estas unu el la fruaj centroj de la Industria Revolucio en Nordameriko.

Oni ofte nomas la urbon Poŝhorloĝa Urbo (angle: Watch City) pro ĝia historia rolo en la horloĝa industrio. La firmao Waltham Watch Company malfermis fabrikon en Waltham en 1854. Ĝi estis la unua firmao kiu fabrikis poŝhorloĝojn per muntoĉeno. Pli ol 40 milionoj da poŝhorloĝoj, murhorloĝoj, kaj aliaj instrumentoj estis fabrikitaj de Waltham Watch Company ĝis la fermo en 1957.

En Waltham troviĝas kelkaj universitatoj: Universitato Bently, Universitato Brandeis

Esperanto en Waltham

En Waltham loĝas Jacob Schwartz.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj