Koncentrejo Westerbork

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maketo de la koncentrejo en 1944
Domo de la komandinto

Koncentrejo Westerbork (oficiale: Polizeiliches Durchgangslager Westerbork) situis en la provinco Drenthe apud Hooghalen, Nederlando, kaj estis nomita laŭ la tiama komunumo Westerbork. Koncentrejo Westerbork konatiĝis kiel nazia interŝanĝejo al la ekstermejoj el kiu 107.000 en Nederlando loĝantaj Judoj, 245 Sintioj kaj Romaoj kaj kelkdekoj da rezistuloj estis deportitaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio.

Inter la malliberuloj ankaŭ estis Anne Frank kaj ties familio.

Monumento de 102.000 ŝtonetoj kiuj reprezentas la murditojn.
Monumento de la koncentrejo.
Restaŭrita parto.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 52° 55' N 6° 36' E Mapo