Wildenburger Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hatzfeldt: murankro (maldekstre)

La Wildenburger Land (aŭ lando de Wildenburg ) estas historia teritorio okcidente de Siegen. Hodiaŭ ĝi estas la plej norda parto de Rejnlando-Palatinato, (Germanio). Ĝi konsistas el partoj de Siegerland kaj Mittelsieg-Bergland.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo „Wildenburger Land“ venas de la iam libera landeto Wildenburg ene de la Sankta Romia Imperio. La senjoroj de Wildenburg havis sian sidejon en Wildenburg. La gento pereis en la jaro 1418. Poste la stato de senpera senjoreco transiris al la grafoj de Hatzfeld. 1806 Wildenburg fariĝis parto de la grandduklando Berg. En 1815 ĝi fariĝis prusa. Ekde 1946 la „Wildenburger Land“ apartenas al Rejnlando-Palatinato.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La historia regiono formas la plej nordan pinton de la hodiaŭa distrikto Altenkirchen kaj la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La plej granda komunumo estas Friesenhagen.

Krome troviĝas sur la teritorio de la historia senjorio Wildenburg la hodiaŭaj komunumoj Birken-Honigsessen, Hövels, Katzwinkel kaj la urboparto Wissen, kiuj situas norde de la rivero Sieg. La evangelia komunumo Wissen de hodiaŭ egalas grandparte al la tiama teritorio de la senjorio Wildenburg-Schönstein.

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la senjorio Wildenburg montras tri ruĝajn rozojn sur arĝenta fono. Kelkaj komunumoj transprenis la „ Wildenburg“-ajn rozojn.

En la blazono de la distrikto Altenkirchen la rozoj estas anstataŭataj de la „Hatzfeldt-a murankro“ (nigra murankro sur ora fono)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]