William Frank Westmancote

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Frank WESTMANCOTE [ŭestm‘nkot] (naskiĝis la 30-an de junio 1881 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj poŝta komizo. Li estis regiona organizanto de Poŝtoficista Unio kaj redaktis lokan poŝtistan gazeton. Li estis esperantisto de 1908 kaj restarigis la Esperanto-societojn de Cheltenham kaj Bristol.