William J. Kirkpatrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William J. Kirkpatrick
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1838 (1838-02-27)
en Duncannon
Morto 20-an de septembro 1921 (1921-09-20) (83-jaraĝa)
Tombo West Laurel Hill Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo violonĉelisto • violonisto • himnoverkisto • komponisto
vdr

William James KIRKPATRICK (27-a de februaro, 1838 – 20-a de septembro, 1921) estis usona komponisto, ĉefe konata pro siaj himnomuzikaj komponaĵoj. Li naskiĝis en Duncannon (Pensilvanio); la patro, Thomas Kirkpatrick, estis instruisto kaj muzikisto.

En 1854 William translokiĝis al Filadelfio por studi la muzikon kaj la ĉarpentistikon. Tie li studis voĉan muzikon sub profesoro T. Bishop. Kirkpatrick ludis interalie la violonĉelon, fajfilon, fluton, orgenon, kaj violonon. Li aliĝis al la eklezi-muzikaj societoj Harmonia Sacra kaj Societo Haydn, ekkonante tie multajn eminentajn komponistojn. En 1855 li fariĝis ĥorestro en metodista preĝejo. Ekde 1858, Kirkpatrick laboris kun A. S. Jenks, kiu helpis lin eldoni sian unuan himnokolekton, Devotional Melodies, en 1859. Per sia aktiveco en la societo Harmonia, li ekkonis d-ron Leopold Meignen, sub kiu li studis ĉefe la muzikan teorion kaj komponadon.

En 1861, Kirkpatrick edziĝis al sia unua edzino. Nelonge post la nupto, li aliĝis al la 91-a regimento de la Pensilvaniaj Volontuloj kiel flutetmajoro. En oktobro 1862 oni abolis tiun postenon. Li revenis Filadelfion kaj laboris kiel ĉarpentisto por vivteni la paron. Dum la postaj 11 jaroj, Kirkpatrick elektiĝis ĉeforgenisto de Metodisma-episkopisma kirko Ebenezer, studis la tub-orgenon, daŭrigis voĉlecionojn, kaj komencis eldonadi multajn himnojn. Ankaŭ tiuperiode li ekkonis John R. Sweeney. Ili baldaŭ fariĝis muzikkarieraj partneroj. La morto de la edzino en 1878 instigis lin forlasi ĉarpentadon kaj dediĉi sin tute al muziko kaj komponado. Inter 1880 kaj 1897, Sweeney kaj Kirkpatrick eldonis 49 gravajn librojn. Ankaŭ tiuperiode Kirkpatrick ricevis la mastradon pri la tuta muzika programo ĉe la Metodisma-episkopisma kirko Grace. En 1893 li denove edziĝis, kaj fariĝis mondvojaĝanto kun sia edzino. Tra la jaroj li eldonis preskaŭ 100 gravajn verkojn, kaj multajn ĉiujarajn verkojn kiel ekzemple paskaj, kristnaskaj kaj porinfanaj antemoj.

William J. Kirkpatrick mortis la 20-an de septembro, 1921, en Germantown (Pensilvanio). Lia tombo estas en Filadelfio.