William Shanks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Shanks
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1812 (1812-01-25)
en Corsenside
Morto 1-an de junio 1882 (1882-06-01) (70-jaraĝa)
en Houghton-le-Spring
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

William SHANKS (25a de Januaro 1812 – Junio 1882) estis brita amatora matematikisto. Li famas pro sia kalkulo de la nombro π ĝis 707 lokoj en 1873, kio estis ĝusta nur ĝis la unuaj 527 lokoj. La eraro estis malkovrita nur en 1944 fare de D. F. Ferguson (uzante jam mekanikan kalkulilon). Tamen, la alproksimiĝo de Shanks estis la plej longa ekspansio de π ĝis la alveno de la cifereca elektronika komputilo en la 1940-aj jaroj.

Pi[redakti | redakti fonton]

La alproksimiĝo de Shanks estis la jena:

3. 1415926 5358979 3238462 6433832 7950288 4197169 3993751 0582097 4944592 3078164 0628620 8998628 0348253 4211706 7982148 0865132 8230664 7093844 6095505 8223172 5359408 1284811 1745028 4102701 9385211 0555964 4622948 9549303 8196442 8810975 6659334 4612847 5648233 7867831 6527120 1909145 6485669 2346034 8610454 3266482 1339360 7260249 1412737 2458700 6606315 5881748 8152092 0962829 2540917 1536436 7892590 3600113 3053054 8820466 5213841 4695194 1511609 4330572 7036575 9591953 0921861 1738193 2611793 1051185 4807446 2379834 7495673 5188575 2724891 2279381 8301194 9129833 6733624 4193664 3086021 3950160 9244807 7230943 6285530 9662027 5569397 9869502 2247499 6206074 9703041 2366929 13332

Aliaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Li estis obstina rutinema esplosristo: matene kalkulis, vespere reviziis. Li kalkulis ankaŭ aliajn konstantojn kiel la e kaj la Konstanto de Eŭlero-Mascheroni (γ) kun sufiĉaj decimaloj. Krome li publikigis tabelon kun la primoj ĝis 60 000 kaj trovis naturalan logaritmon de 2, 3, 5 kaj 10 ĝis 137 pozicioj.