William Somerset Maugham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Somerset Maugham

William Somerset MAUGHAM (naskiĝis la 25-an de januaro, 1874, mortis la 16-an de decembro, 1965) estis angla verkisto.

Maugham naskiĝis en Parizo. Li studis medicinon en Heidelberg kaj Londono, sed post mallonga tempo en la kuracista profesio li ekde 1897 plene dediĉis sin al la verkado.

En sia verkaro Maugham kun psikologia profundeco priskribas la problemojn de interhomaj rilatoj. Vojaĝoj tra la tuta mondo kaj la aparta entusiamo pri la franca kulturo influis lian verkistan agadon.

Li mortis en Saint-Jean-Cap-Ferrat (Francio).

Listo de verkoj

  • Of Human Bondage (romano, 1915)
  • The Moon and Sixpence (romano, 1919)
  • Caesar’s Wife (dramo, 1919)
  • The Circle (dramo, 1921)
  • The Painted Veil (romano, 1925)
  • The Constant Wife (dramo, 1927)
  • Ashenden (romano, 1928)
  • Cakes and Ale (romano, 1930)
  • The Narrow Corner (romano, 1932)
  • Theatre (romano, 1937)
  • Christmas Holiday (romano, 1939)
  • The Razor’s Edge (romano, 1944)
  • Creatures and Circumstances (rakontoj, 1947)
  • Catilina (romano, 1948)
  • A Writer’s Notebook (taglibro, 1949)