Winsum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


ISO

Komunumo Winsum
Flago de la komunumo Winsum Blazono de komunumo Winsum
(Flago de Winsum) (Blazono de Winsum)
Situo de la komunumo Winsum
Provinco Groningen
Urbestro vaka
Ĉefloko Winsum
Areo
 - Tero
 - Akvo
102,53 km²
101,09 km²
1,44 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
14.072 (1-a de junio 2005)
139 loĝ./km²
Geografia situo 53° 20′ N, 6° 31′ O53.3333333333336.5166666666667Koordinatoj: 53° 20′ N, 6° 31′ OKoordinatoj: Nekonata argumenta formato
Winsum (Nederlando)
DEC
Winsum
Gravaj trafikaj arterioj N361, N363; fervojlinio Groningen-Delfzijl kaj fervojlinio Sauwerd-Roodeschool
Telefona kodo 050, 0595
Poŝtkodo 9770-9779, 9950-9958
Oficiala retejo www.winsum.nl
v  d  r
Information icon.svg

Ltspkr.pngWinsum (53° 20′ N; 06° 31′ E Mapo) estas vilaĝo kaj komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas 14.072 loĝantojn (je la 1-a de junio 2005), kaj areon de 102,53 km² (de kiu 1,44 km² akvo).

La vilaĝo havas tri rifuĝmontetojn, tiu de Winsum mem, Bellingeweer kaj Obergum.

Obergum kelkfoje estas vidata kiel aparta vilaĝo, ĉar ĝi situas je la alia flanko de la Winsumerdiep. Tio ankaŭ rilatas kun la fakto ke la vilaĝo havas du ĉefstratojn, la Hoofdstraat-W (W estas de Winsum) kaj la Hoofdstraat-O (O estas de Obergum).

Winsum kaj Obergum origine estas ligitaj per ŝtona arkponto, nomata "la Arko" kaj hoogholtje (alta ponto por piedirantoj), la Jeneverbrug (Juniperbranda ponto).

Winsum posedas belan kirkon, la Torenkerk (Turkirko), de kiu la ŝtuparo al la turo situas je la ekstera parto.

La vilaĝo ankaŭ havas du okedrajn platformajn muelejojn. La plej malnova estas 'De Vriendschap' (La amikeco) estis ekuzata en 1801 kiel senŝeligmuelejo kaj meze de la 20-a jarcento transformita al grenmuelejo. Iom pli en la direkto de la vilaĝa centro tuj apud la vilaĝa placo situas sur la mueleja monteto la gren- kaj senŝeligmuelejo 'De Ster' (La Stelo) el 1851. Ambaŭ muelejoj estas freŝdate restaŭritaj kaj regule funkcias danke al kelkaj volontulaj muelistoj.


La konata Pieterpad kondukas tra Obergum kaj Winsum.

Subdivido[redakti | redakti fonton]

La komunumo Winsum enhavas la sekvajn vilaĝojn: Abbeweer, Adorp, Aduarderzijl, Alinghuizen, Allersma, Antum, Arwerd, Baflo, Bellingeweer, Beswerd, Bolshuizen, Dingen, De Raken, De Vennen, Den Andel, Duisterwinkel, Ernstheem, Ezinge, Feerwerd, Garnwerd, Groot Wetsinge, Hammeland, Hardeweer, Harssens, Hekkum, Hiddingezijl, Klein Garnwerd, Klein Wetsinge, Krassum, Lutje Marne, Lutke Saaksum, Maarhuizen, Obergum, Oldenzijl, Oostum, Ranum, Rasquert, Saaxumhuizen, Sauwerd, Schapehals, Schaphalsterzijl, Schilligeham, Schifpot, Het Schoor, Suttum, Takkebos, Tijum, Tinallinge, Valkum, Wierum, Wierumerschouw (parte), Wildeveld.

Publika Transporto[redakti | redakti fonton]

La komunumo Winsum situas je la fervojlinio Groningen-Roodeschool, kun stacioj en Winsum kaj Baflo. Sauwerd havas stacion je la fervojlinio Groningen-Delfzijl. Buslinioj en la komunumo estas:

  • linio 35: Groningen-Oldehove-Ezinge-Feerwerd-Garnwerd-Winsum
  • linio 65: Groningen-Adorp-Sauwerd-Winsum-...-Zoutkamp
  • linio 67: Winsum-Hornhuizen
  • linio 68: Warffum-Den Andel-Pieterburen-Eenrum
  • linio 163: Groningen-Winsum-Lauwersoog (rapidservo al la pramo al Schiermonnikoog)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Provinco Groningen
Flago de la provinco Groningen

Appingedam | Bedum | Bellingwedde | Delfzijl | Eemsmond | Groningen | Grootegast | Haren | Hoogezand-Sappemeer | Leek | Loppersum | De Marne | Marum | Menterwolde | Oldambt | Pekela | Slochteren | Stadskanaal | Ten Boer | Veendam | Vlagtwedde | Winsum | Zuidhorn

Nederlando | Provincoj | Komunumoj