Wittenbach SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SG en Wittenbach SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wittenbach.

Wittenbach SG
Blazono de Wittenbach SG
Panoramo vidita de Kastelo Dottwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 22′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.36667 °O / 47.46667; 9.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 22′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.36667 °O / 47.46667; 9.36667 (mapo)
Areo 12,22 km²
Alteco 603 m super marnivelo
Poŝtkodo 9300
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wittenbach
vdr

Pri la komunumo

Wittenbach SG estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8661 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio

Wittenbach situas norde de la urbo Sankt-Galo. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur la monteto Peter und Paul je alteco de 780 m s.m., la plej malalta estas en la fluejo de la rivero Steinach je alteco de 490 m s.m. Partnerkomunumoj de Wittenbach estas Wilburgstetten kaj Selma. En Wittenbach troviĝas la Kastelo Dottenwil.

La komunumo konsistas el la municipoj Wittenbach, Kronbühl, Bruggwaldpark kaj pluraj disigitaj setlejoj kaj la eksklavo Hinterberg.

Trafiko

Wittenbach disponas pri stacidomo ĉe la linio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Romanshorn. Estas ankaŭ aliro al la nacia aŭtoŝoseo N1.

Historio

La unua dokumenta mencio de Wittenbach datas laŭ la Historia Leksiko de Svislando el la jaro 1297. La komunumo apartenis ĝis la jaro 1831 la la distrikto Rohrschach, de 1831 ĝis 1918 al la distrikto Tablat kaj ĝis 2002 al la distrikto Sankt-Galo. Ek de 2002 ĝi estas parto de la nova elektodistrikto Sankt-Galo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto