Wroxeter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restaĵoj de la romia urbo ĉe Wroxeter

Wroxeter estas vilaĝo en Shropshire, Anglio kie troveblas la restaĵoj de romia urbo.

La vilaĝo situas ok kilometrojn sudoriente de Shrewsbury, ĉe la situo de romia urbo Viroconium Cornoviorum. Eblas ke post la foriro de la romianoj ĝi servis kiel ĉefurbo de la kimra regno Powys ĝis la kimroj estis forpelataj de la anglosaksoj de Mercia. Poste la urbo kadukiĝis, sed estis anglosaksa vilaĝo sur parto de la loko. La vilaĝa preĝejo parte konstruiĝis el ŝtonoj forprenataj de la romiaj restaĵoj dum la anglosaksa epoko. Post la abolicio de la monahexejoj dum la regado de Henriko la 8-a oni pligrandigis la preĝejon, uzante anglosaksajn artefaktojn el la apuda Abatejo Haughmond.

En la vilaĝo estas vitejo kie kultiviĝis la plej nordaj ruĝvinaj vinberoj de la mondo.