Wulfhere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wulfhere (m. 675) estis reĝo de Mercia, Anglio, de 658 al sia morto. Dum lia regado Mercia ekdominis sudan Anglion.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Penda, kiu regis Mercia de ĉ. 626 al 655, kiam li estis mortigata de Oswiu de Northumbria. Wulfhere estis frato de

  • Peada, kiu regis parton de Mercia de ĉ. 653 al sia murdo en 656
  • Aethelred la 1-a, kiu sekvis Wulfhere kiel reĝo de Mercia
  • Eowa, kiu mortis en batalo en 652

Eble alia frato estis Merewalh, kiu regis la subregnon Magonsaete (kies teritorio alproksimiĝis al tiu de la diocezo de Hereford).

Li ankaŭ havis almenaŭ du fratinojn: Cyneburh (kiu edziĝis al Alhfrith, filo de Oswiu, reĝo de Northumbria), kaj Cyneswith.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Post la mortigo de Penda en 655, Oswiu dominis Mercia, kiun li dividis en du regnojn: la nordan li mem regis, kaj la sudan li konfidis al Peada. Tiu estis murdata en 656, kaj Oswiu tiam ekregis tutan Mercia. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, post la murdo de sia frato Peada, Wulfhere estis kaŝata de tri nobeloj de Mercia, Immin, Eafa kaj Eadbert. En 658 tiuj sukcese ribelis kontraŭ Northumbria (eble dum Oswiu militis en Skotlando kontraŭ la piktoj), kaj Wulfhere iĝis reĝo de Mercia.

Religiaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Penda restis dumviva pagano, kvankam dum siaj lastaj jaroj li permesis kristanajn misiojn. Wulfhere konvertiĝis al kristanismo, sed ne certas kiun jaron. Peada estis konvertiĝinta kiam li edziĝis al Ealhflaed, filino de Oswiu, kaj venigis kristanan mision en Mercia. Eble Wulfhere samtempe konvertiĝis - aŭ eble la konvertiĝo estis kondiĉo de akordo per kiu Oswiu agnoskis Wulfhere kiel reĝo. Wulfhere mem edziĝis al Eormenhild, kristana filino de Eorcenberht (Kent).

Bede en sia historio raportis ke "la loĝantoj de Mercia, sendependaj sub sia propra reĝo, volonte omaĝis al Kristo sia reala reĝo, por ke ili atingus ties eternan regnon en la Ĉielo."

Wulfhere ofte invitis Sanktan Wilfrid al Mercia kiam necesis episkopo, kaj donis al li multajn bienojn kie Wilfrid lokigis misiistojn kaj pastrojn. Li faris grandajn donacojn al la abatejo de Peterborough (tiam nomata Medeshamstede), fondita de Peada.

Suda Anglio[redakti | redakti fonton]

En 661 Wulfhere invadis Wessex kaj disrabis Ashdoewn kaj Isle of Wight. Li konfidis la insulon Wight kaj najbaran teritorion sur la ĉeflando al sia baptofilo Aethelwealh, reĝo de Sussex, kaj komandis pastron nomatan Eoppa proponi bapton al la loĝantoj de la insulo.

Essex[redakti | redakti fonton]

En 664 mortis Swithelm, reĝo de Essex. Lin sekvis liaj filoj Sigehere kaj Sebbi: laŭ Bede, ili regis "sub Wulfhere". La saman jaron poste epidemio de pesto Sigehere kaj sia popolo reiĝis paganoj: Wulfhere sendis Jaruman, episkopo de Lichfield, por rekonverti ilin.

Surrey[redakti | redakti fonton]

Ecgberht la 1-a (Kent) regis Surrey ĝis la frua 670-a jardeko, kiam ĉarto registris ke Wulfhere konfirmis donacon faritan de Frithuwald, "subreĝo" en Surrey, al Erkenwald, episkopo de Londono. Verŝajne Frithuwald estis edzo de fratino de Wulfhere.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 674 Wulfhere estris aliancon de la regnoj de suda Anglio kontraŭ Ecgfrith, kiu sekvis sian patron Oswiu kiel reĝo de Northumbria, sed Ecgfrith venkis lin kaj devigis lin cedi Lindsey kaj pagi tributon. Post tio la influo de Wulfhere en suda Anglio malpligrandiĝis. En 675 Aescwine, reĝo de Wessex, batalis kontraŭ li ĉe nekonata loko nomata Biedanheafde. Laŭ la 12-jarcenta historiisto Henriko de Huntingdon, Wulfhere tute venkis kaj multaj batalistoj de Wessex mortis; sed eble Aescwine sufiĉe sukcesis por sendependi de Mercia. La saman jaron Wulfhere mortis - laŭ Henriko de Huntingdon, pro malsano. Lia vidvino Eormenhild verŝajne iĝis abatino de Ely.

Wulfhere estis sekvata de sia frato Aethelred la 1-a.