Yellowknife (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yellowknife (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 250 km
Fluo
Fonto lago Greenstocking
Enfluejo Granda Slavea Lago
Geografio
Landoj Kanado (Nordameriko)
Regionoj Nordokcidentaj Teritorioj
Alfluantoj rivero Cameron kaj rivero McCrea
Map
vdr

Yellowknife (jen angle, prononco laŭ sistemo IFA ˈjɛloʊnaɪf, signifo "flavtranĉilo", dogribe Wiliideh, kiu aludas al nelmo, speco de fiŝo) estas rivero de Kanado, en la nordo de Nordameriko. Ĝi apartenas al la Nordokcidentaj Teritorioj. La rivero longas 250 kilometrojn: ĝi fontas en la lago Greenstocking kaj apud la samnoma urbo Yellowknife enfluas la Grandan Slavean Lagon. Meznombra trafluo estas en la komenca parto 11 m³/s, relative fine, tie kie ĝi elfluas la lagon Prosperous, estas 38 m³/s.