Yosegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himitsu-bako kun koyosegi ornamaĵo
La saae himitsu-bako, malfermita

Yosegi (japane: 寄木) aŭ yosegi-zaiku (寄木細工), estas tradicia japana ligna mozaiko, kiu originis dum la fino de la Edo-epoko.

Yosegi troviĝas kutime sur la ekstera parto de japanaj sekretujoj (himitsu-bako) aŭ puzlo-skatoloj, sed ili povas ankaŭ troviĝi sur multaj aliaj aĵoj, kiel platoj, kestoj kaj nuntempe komputilaj musmatoj. La regiono Hakone famiĝis pro yosegi-zaiku kaj himitsu-bako, kiujn la japana ministro pri internacia komerco kaj industrio en majo 1984 agnoskis "nacia tradicia arto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]