Zéfirin Jégard
El Vikipedio
Zéfirin Jégard, alinomita Zef Jégard,[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1935. Li estas franca esperantisto kaj loĝas en Yffiniac (Bretonio, Francio).
Lia emo por biciklado instigis lin por kelkaj grandegaj iradoj tra la mondo. Tio farigas lin transkontinenta vojaĝulo, oftege sola kontraŭ la streĉo.
En 2000, li biciklis inter Bretonio kaj Ulan-Ude (Burjatio, Rusio).
En 2001, li vojaĝis inter Islamabado (Pakistano) kaj Vladivostoko (Rusio). Tiu 9 000 kilometra trairado verkiĝis en la libro Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo, tradukita de Jean-Pierre Ducloyer.
En 2004, li sukcesis bicikli de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en rekorda tempo de 66 tagoj por la 13850 kilometroj.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ laŭ la librokovrilo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Kovrilpaĝo de la libro "Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo" videblas sur [1]