Zítra vstanu a opařím se čajem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zítra vstanu a opařím se čajem

Zítra vstanu a opařím se čajem (per E-o Morgaŭ mi ellitiĝos kaj vaporvundiĝos per teo) estas ĉeĥa sciencfikcia filma komedio filmita de reĝisoro Jindřich Polák en la jaro 1977.

Okazintaĵo

Piloto de tempomaŝino (Petr Kostka) matene sufokiĝos per kornbulko. Lia frato - unuovola dunaskito (Petr Kostka), kiu la saman matenon vaporvundiĝis per teo, decidiĝos reveni je unu tago reen, por ke li savu sian fraton. Li ne antaŭsentas, ke li envolviĝos en forrabon en la tempon de la dua mondmilito, kie grupeto de eksaj naziistoj (Vladimír Menšík, Josef Sovák kaj Vlastimil Brodský) volas proponi al Hitler termonuklean armilon ("inferan maŝinon") kaj tute tiel ŝanĝi la novepokan historion.

Tiu ĉi filmo eminentas precipe en tio, ke diference de aliaj filmoj de tiu ĉi tempo ĝi estas neniel ideologie nuancita.

Aktoroj

Petr Kostka Jan Bureš kaj Karel Bureš
Jiří Sovák Klaus Abard
Vladimír Menšík Kraus
Vlastimil Brodský inĝ Bauer
Marie Rosůlková Whiteová
Otto Šimánek White
Valerie Chmelová Helena
Slávka Budínová Kroupová
Josef Větrovec Kroupa
Zuzana Ondrouchová Eva
František Vicena Hitler
Horst Giese Goebbels
Jan Sedliský Himmler
Marie Drahokoupilová Markéta
Josef Bláha Rousek
František Peterka ĉefpiloto Robert Nol
Ota Sklenčka d-ro Kryl
Jiří Lábus teknikisto
Jan Pohan sosoano
Karel Hábl sosoano
Miloš Vavruška sosoano
Jiří Lír okupito de Universa
Viktor Maurer okupito de Universa
Miroslav Moravec okupito de Universa
Jitka Zelenohorská okupito de Universa
Petr Nárožný ŝoforo
Josef Šebek membro de VB
Jan Přeučil SS kuracisto
Ladislav Šimek kuracisto
Pavel Spálený maljuna naziisto
Zdeněk Hodr maljuna naziisto
Gustav Opočenský maljuna naziisto
Svatopluk Beneš maljuna naziisto
Vladimír Hrabánek laborulo de pruntedonejo
Elena Strupková vendistino de floroj