Zadruga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zadrugazadrugo (cirile: задруга) estis tipo de kampara, historia komunumo inter la sudaj slavoj. Ĝenerale formis ĝin unu familio aŭ klano de parencaj familioj. La zadruga tenis la posedaĵon, gregojn kaj monon en la komunumo, la decidojn faris la plej aĝa kapabla patriarĥo.

La zadrugoj malgraviĝis ekde komenco de la 19-a jarcento kaj disfalis al pli malgrandaj komunumoj.

Oni povas rekoni la vilaĝojn kun zadruga radiko per ties finaĵo kiel -ivci, -evci, -ovci, -inci, -ci, -ane, -ene, ktp., kiuj aludas al nomo (~oj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]