Zagyva
Zagyva (zadjva) estas dekstra flankorivero de Tiso en Hungario.
Longo estas 179 km. Akvokolekta areo estas 5677 km2.
La rivero originas en Slovakio, sed ankoraŭ roje forlasas la landon. La rivero estas riĉa de fiŝoj.
Gravaj ĉeriveraj urboj: Jászberény (jasberenj), ĉefurbo de jasoj. Szolnok (solnok) ĉe la enverŝiĝo.
Krome preteriras urbon Salgótarján.